Grimur Thomsen:
Sorĉludado

Tradukis: Stefán Sigurdsson.

1. Rajdis Hemingo laŭ la rok'.
Sonis la kordoj hele.
Nimfo en herboriĉa lok'
harpon ŝi ludis bele.
Kordojn ŝi frapas sorĉe.

3. Kaŭzis la dua frap' de ŝi:
povis la birdoaro
ne la flugilojn movi pli
nek super land' nek maro.
Korojn ŝi frapas sorĉe.

5. Floroj ekvivis kaj foli,
roko ruĝbrilis bele.
Spronis rajdant' ĉevalon pli
pele de sorĉ' kruele.
Kordojn ŝi frapas sorĉe.

2. Kaŭzis unua frap' de ŝi:
vere ravita bruto
plu ne pastiĝi emis ĝi,
ne laŭ natur' konduto.
Kordojn ŝi frapas sorĉe.

4. Kaŭzis la tria frap' de ŝi:
fiŝoj ja tuj en vero
naĝi forgesis, kredu vi,
mare kaj en rivero.
Kordojn ŝi frapas sorĉe.

6. Valon lumigis fajr' sur mont:
brilis juveltrezoro,
nimfa aperis hejma front'
nur el kristal' kaj oro.
Kordojn ŝi frapas sorĉe.

7. Spronis Hemingo je la fin',
faŭken ĉevalon pelis,
ridis abisme titanin',
lumo fantoma helis.
Kordojn ŝi frapas sorĉe.

Notoj

Grimur Thomsen naskiĝis en 15.5.1820 en Bessastadir, la iama loĝloko de la islanda prezidento. Li studis filozofion kaj bibliografion en Kopenhago. Dum 18 jaroj li laboris en la dana departemento por eksterlandaj aferoj, interalie kiel sekretario de legacioj eksterlande. Poste li estis bienisto en Bessastadir kaj mortis tie en 27.11.1896. Dum jaroj li estis islanda parla­mentano. Laŭ Steingrimur J. Thorsteinsson, granda bibliografo, G. T. estas unu el ok plej grandaj poetoj de Islando. Oni povas diri, ke li estis la islanda Schiller, car li verkis multajn historiajn poemojn.
La poemo estas kompilita el malnovaj folkloraj rakontoj.

Esp-poemo el: Heroldo de Esperanto, Belgio,
n-ro 4-5 (1611-12), 53-a jarkolekto, 16-a marto 1977. Redaktoro: Ada Fighiera-Sikorska.