Patro Noa.
Patro Noa, patro Noa estis bona vir'.
El arke' irante,
forte soifante,
multan vinon, multan vinon plantis li laŭ dir'.
Noa remis, Noa remis per arkea bark',
iris en la kelon,
prenis jen botelon,
por ĝin trinki, por ĝin trinki en la nova park',
Li komprenis, li komprenis, ke soifas ni
laŭ natur' facile,
al bestar' simile.
Tial ankaŭ, tiel ankaŭ vinon plantis li.
Panjo Noa, panjo Noa, bona sinjorin',
donis al li vinon.
Se mi nur knabinon
tian konus, tian konus, tuj mi prenus ŝin.
Ŝi neniam, ŝi neniam diris: "Nu karul',
lasu tuj la tason!"
Ne, ŝi unu glason
post alia, post alia donis al l' agul'.
Proprajn harojn, proprajn harojn Noa havis ja,
barbmentonon rondan,
vangon roze blondan.
Ĝis la fundo, ĝis la fundo trinkis li - hura!
Tiam gaje, tiam gaje estis sur la ter'.
Diboĉadis ĉiu,
pro l' amik' neniu
soifante, soifante, grumblis ĉe l' teler'.
Ne pro tostoj, ne pro tostoj oni ĝenis sin.
Estis ne la moro:
"Mi al la honoro ... ".
Oni trinkis, oni trinkis - tiel - ĝis la fin'.