Guy de Maupassant: La brandobareleto, - el "La Normandaj Rakontoj" - Tradukis: Roland Dupuis. - guy.htm

Guy de Maupassant:

La brandobareleto,
- el La Normandaj Rakontoj.

Tradukis: Roland Dupuis.

Mastro Chicot, la gastejestro de Epreville, haltigis sian duradan vetu­rilon antaŭ la farmbieno de patrino Magloire. Li estis alta, kvardekjara fortikulo, ruĝa kaj dikventra, kaj ko­nata kiel maliculo.

Li alligis sian ĉevalon al la fosto de l' barilo kaj eniris en la korton. Li posedis bienon tuj apud la teroj de l' maljunulino, kaj tiujn li deziregis jam de longa tempo. Dudekfoje li ja pro­vis ilin aceti sed patrino Magloire rifuzis kun obstino.

- Kie mi naskiĝis, tie mi mortos, ŝi diris.

Li trovis ŝin antaŭ ŝia pordo, sen­ŝeligantan la terpomojn. Aĝa je sep­dek du jaroj, ŝi estis seka, sulketita kaj kurbigita sed tiel senlaca kiel junulino. Chicot frapetis amike ŝian dorson kaj eksidis apud ŝi sur portebla ŝtupetaro.

- Nu, patrino, kaj tiu sano, ĉu ĝi estas daŭre bona?

- Ne tro malbona, kaj la via, mas­tro Prosper?

- Kun kelkaj doloroj, alie estus laŭdezire.

- Nu, ĝojige!

Kaj ŝi plu diris nenion. Chicot ri­gardis sin plenumi sian laboron. Ŝiaj hokformaj nodaj fingroj same mal­molaj kiel krabaj piedoj kaptis kva­zaŭ pinĉiloj la grizetajn tuberojn en korbego kaj ŝi rapide turnis ilin, for­prenante longajn ŝelpecojn sub la klingo de malnova tranĉilo, kiun ŝi tenis per la alia mano. Kaj kiam la terpomo montriĝis fine tute flava, ŝi faligis ĝin en sitelon kun akvo. Tri aŭdacaj kokinoj venis unu post la alia ĝis en siaj jupoj por forpreni la ŝelojn kaj ili forkuris rapidege, por­tante per la beko sian akiraĵon.

Chicot aspektis genita, hezitanta, zorgoplena, kun io sur la lango, kio ne volis eliri. Finfine li decidiĝis:

- Diru nun, patrino Magloire ...

- Kion vi volas?

- Tiun bienon, ĉu vi do vere ne volas ĝin vendi al mi?

- Ho, certe ne! Ne kalkulu je tio. Estas dirite, estas dirite; ne plu paro­lu pri tio.

- Sed mi trovis aranĝon, kiu estus por ni ambaŭ avantaĝa.

- Kio estas?

- Jen, kio estas. Vi ĝin vendas al mi kaj vi ĝin tamen konservas. Vi eble ne komprenas sed aŭskultu; jen mia ideo.

La maljunulino ĉesis senŝeligi siajn legomojn kaj fiksis sur la gastejestro siajn okulojn vivoplenajn kaj brilan­tajn inter sulketitaj palpebroj.

Li daŭrigis:

- Mi klarigu. Mi donos al vi ĉiu­monate cent kvindek frankojn. Ĉu vi bone aŭdas? Ĉiumonate mi alportos al vi ĉi tien per mia durada veturilo tri­dek ormonerojn de kvin frankoj. Kaj nenio alia estos ŝanĝita, nenio, nenio; vi restos en via bieno, vi ne okupiĝos pri mi, vi ŝuldos al mi nenion. Vi nur bezonos preni mian monon. Ĉu estas a] vi konvene?

Li rigardis sin kun ĝoja mieno, kun mieno bonhumora.

La maljunulino lin observis mal­fide, serĉante la kaptilon. Ŝi deman­dis:

- Tio estas por mi; sed vi, tiun ĉi bienon, vi ĝin tiel ne akiras?

Li kompletigis:

- Ne faru al vi zorgojn pri tio. Vi restos surtere tiel longe kiel la bona Dio vin lasos vivi. Vi restos hejme. Sed vi faru por mi skribaĵeton ĉe la notario, por ke post via morto la bieno fariĝu mia. Vi ne havas infanojn, nur nevojn, kiujn vi apenaŭ ŝatas. Ĉu es­tas al vi konvene? Vi konservos vian bienon dum la tuta daŭro de via vivo, kaj mi donos al vi tridek ormonerojn de kvin frankoj ĉiumonate. La tuto estos pura gajno por vi.

La maljunulino restis surprizita, maltrankvila sed allogita. Ŝi respon­dis:

- Mi ne diras ne. Sed mi volas fari al mi racian opinion pri tio. Revenu por diskuti pri la afero kiam ajn en la venonta semajno. Mi faros al vi respondon laŭ mia ideo.

Kaj mastro Chicot foriris tiel kon­tenta kiel reĝo, kiu ĵus konkeris im­perion.

Patrino Magloire restis enpensa. Ŝi ne dormis en la posta nokto. Dum kvar tagoj ŝi havis febron pro hezi­tado. Ŝi ja flaris ion malbonan por si en tio, sed la penso pri la tridek ĉiu­monataj ormoneroj, pri tiu bela mono sonanta, kiu alfluus en sian antaŭ­tukon, kiu falus tiel al ŝi sen ia ajn laborkompenso, konsumis ŝin pro de­zirego:

Tiam ŝi iris al la notario kaj rakontis al li sian aferon. Li konsilis, ke ŝi akceptu la proponon de Chicot. Sed ŝi petu kvindek ormonerojn anstataŭ tridek, ĉar la bieno valoras almenaŭ sesdek mil frankojn.

- Se vi vivos ankoraŭ dek kvin ja­rojn, li ja pagos tiamaniere nur kvar­dek kvin mil frankojn.

La maljunulino ektremegis je tiu perspektivo pri kvindek centsoldaj ormoneroj ĉiumonate; sed ŝi ankoraŭ malfidis, timante milon da neantaŭ­viditaj aferoj, kaŝitaj ruzaĵoj, kaj ŝi restis ĝis la vespero, farante deman­dojn, povante nek decidi nek foriri. Fine ŝi ordonis, ke oni preparu la akton kaj ŝi reiris hejmen, senkonscieta, kvazaŭ trinkinte kvar potojn da nova cidro.

Kiam Chicot venis por ekscii la res­pondon, ŝi lasis lin longe petadi, de­klarante ke ŝi ne volas, tamen rodata de l' timo ke li ne konsentos doni la kvindek centsoldajn ormonerojn. Sed fine ĉe lia insistado ŝi eldiris siajn pretendojn.

Li faris eksalton de elreviĝo kaj ri­fuzis.

Tiam, por konvinki lin, ŝi komencis rezoni pri la probabla daŭro de sia vivo.

- Mi certe ne povas esperi je pli ol kvin aŭ ses jaroj. Jen, mi havas nun sepdek tri kaj krom tio ne estas vigla. Iun vesperon antaŭ nelonge mi kredis ke mi estas ĉe la fino. Ŝajnis al mi ke oni malplenigas mian korpon. Oni eĉ devis porti min al la lito.

Sed Chicot ne lasis sin trompi.

- Ho ne, vi, ruzulino, vi estas same fortika kiel la preĝeja sonorilturo. Vi certe vivos almenaŭ cent dek jarojn. Nepre estas vi, kiu min enterigos.

La tuta tago ankoraŭ perdiĝis per diskutoj. Sed ĉar la maljunulino ne cedis, la gastejestro finfine konsentis pagi la kvindek ormonerojn.

Ili subskribis la akton en la posta tago. Kaj patrino Magloire postulis kvindek frankojn kiel ekstran por­kontraktan monon.

Tri jaroj forpasis. La grizulino same bonfartis kiel karpeno. Ŝi aspektis eĉ ne unu tagon pli maljuna kaj Chicot malesperadis. Ŝajnis al li, ke li pagas tiun monon jam de duona jarcento, ke li estas trompita, priŝtelita, ruini­gita. Li iris de tempo al tempo por viziti la bienulinon, same kiel oni iras en julio al la kampoj por vidi, ĉu la grenoj estas sufiĉe maturaj por la falĉilo. Ŝi akceptis lin kun malica rigar­do. Oni povus kredi, ke ŝi gratulas sin pro la bona ŝerco, kiun ŝi faris al li; kaj li resupreniris rapide en sian ve­turilon murmurante:

- Ĉu vi do ne krevos, skeletaĉo!

Li ne sciis kion fari. Li volus stran­goli ŝin, kiam li ŝin vidis. Li malamis ŝin je sovaĝa, hipokritula malamo de priŝtelita kamparano. Tiam li serĉis rimedojn.

Iun tagon fine li revenis por vidi ŝin, frotante siajn manojn kiel li faris la unuan fojon, kiam li proponis al ŝi la aferon.

Kaj parolinte kelkajn minutojn:

- Diru do, patrino, kial vi ne venas al mi por manĝi, kiam vi pasas tra Epreville? Oni klaĉadas pri tio; nun oni diras, ke ni ne plu estas amikoj kaj tio funebre ĉagrenas min. Kaj vi scias, ĉe mi vi neniom devos pagi. Mi ne estos avara je unu plia manĝo. Tiom da fojoj, kiom via koro deziros, venu senretene, tio plezurigos min.

Patrino Magloire ne atendis ripeton de la propono kaj la postmorgaŭan tagon, veturinte al la foiro per sia ka­brioleto kondukita de ŝia servisto Cé­lestin, ŝi metis senĝene sian ĉevalon en la stalon de mastro Chicot kaj petis la promesitan manĝon.

La radianta gastejestro traktis ŝin kiel sinjorinon, servis al ŝi kokidaĵon, kolbason, tripaĵon, femuraĵon kaj lar­don kun brasiko. Sed ŝi manĝis pres­kaŭ nenion, sobra jam de l' infanaĝo, ĉiam kontentiĝinta per iom da supo kaj krustaĵo buterpana.

Chicot insistis, montrante bedaŭron. Ŝi ankaŭ ne trinkis. Ŝi rifuzis kafon.

Li demandis:

- Vi tamen akceptos glaseton da brando?

- Ha, tion jes! Mi ne diras ne.

Kaj li kriis plenpulme tra la gas­tejo:

- Rozalio, alportu la dolĉan, la bon­gustegan, la supersuperegan!

Kaj la servistino aperis, tenante longan botelon ornamitan de papera vinberfolio.

Li plenigis du malgrandajn glasojn.

- Gustumu ĝin, patrino, bonega ĝi estas.

Kaj la kamparanino eltrinkis tre malrapide, per malgrandaj glutoj, por ke daurŭ la plezuro.

Post kiam ŝi malplenigis sian gla­son ĝis la lasta guto, ŝi deklaris:

- Ha jes, tio estas vere bongustega.

Ŝi ne estis finparolinta, kiam Chicot ­verŝis al ŝi duan glason. Ŝi volis rifuzi sed estis tro malfrue, kaj ŝi longe ĝin gustumis same kiel la unuan.

Li tiam volis ke ŝi akceptu trian verŝon, sed ŝi kontraŭstaris. Li insis­tis:

- Tio estas ja lakto, vidu: mi trin­kas dek, dek du glasojn, sen embara­so. Ĝi fluas same kiel sukero. Ĝenas nek la ventron nek la kapon; ŝajnas ke ĝi vaporigas sur la lango. Ekzistas nenio pli bona por la sano.

Ĉar ŝi vere ĝin deziris, ŝi cedis sed trinkis nur la duonon de la glaso.

Tiam Chicot ekkriis en ardo subita kaj bonkoreca:

- Nu, ĝi plaĉas al vi, ĉu ne? Mi nun donos al vi malgrandan barelon, nur celante montri al vi ke ni daŭre estas amika paro.

La kamparanino ne diris ne kaj ŝi foriris iomete kapturnita.

En la posta tago, la gastejestro eniris en la korton de patrino Magloire kaj tiris el la fundo de sia veturilo malgrandan barelon ĉirkaŭitan de fera ringo. Kaj tuj, por pruvi ke estas ja la sama superbrando, li insiste petis ŝin gustumi la enhavon; kaj post kiam ili ambaŭ ankoraŭ trinkis po tri gla­soj, li deklaris forirante:

- Kaj vi scias, kiam restos neniom, restos ja ankoraŭ iomego; ne ĝenu vin. Mi ne estas avara je tio. Ju pli frue ĝi estos finita, des pli feliĉa mi estos.

Kaj li resupreniris en sian veturilon.

Li revenis kvar tagojn poste. La maljunulino sidis antaŭ sia pordo, okupata per pantranĉado por pretigi la supon.

Li alproksimiĝis, diris al ŝi bonan tagon, parolis sub ŝia nazo por flari ŝian spiron. Li perceptis alkoholan bloveton. Tiam lia vizaĝo ekradiis.

- Vi ja bonvolos regali min per glaso da superbrando? li diris.

Kaj ili kunfrapetis la glasojn du- aŭ trifoje.

Sed baldaŭ disvastiĝis en la regiono la novaĵo, ke patrino Magloire ebrii­ĝas sola. Oni relevis ŝin, jen en ŝia kuirejo, jen en ŝia korto, jen sur la vojetoj de la ĉirkaŭaĵo, kaj oni devis reporti sin hejmen, senmovan, kiel kadavron.

Chicot ne plu vizitis ŝin, kaj kiam oni parolis al li pri la kamparanino, li murmuris kun malgaja vizaĝo:

- Ĉu ne estas terure, je sia aĝo, ke ŝi ekhavis tiun kutimon? Vidu, kiam oni maljuniĝas, perdiĝas la prudento. Tio finfine kaŭzos al ŝi malbonaĵon!

Tio efektive kaŭzis al ŝi malbona­ĵon. Ŝi mortis en la posta vintro ĉe Kristnasko, falinte pro ebrio en la ne­ĝon.

Kaj mastro Chicot heredis la bienon deklarante:

- Kompatindulino, se ŝi ne estus komencinta drinkadi, ŝi certe povus vivi ankoraŭ dek jarojn.

Notoj

Guy de Maupassant, nask.: Henry René Albert Guy de Maupassant
5.8.1850 - 6.7.1893, grava franca verkisto.
Tradukis Roland Dupuis,

El: Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando.
2 numeroj: N-ro 6 + 7(1194 + 1195), 30-a jarkolekto, 1-an de marto + 1-an de aprilo 1954.
Redaktoro: Teo Jung.