Leo Belmont: Kometo de Halley -Tradukisto: Halina Weinstein el la pola lingvo. halley.htm

Leo Belmont
Kometo de Halley

Tradukisto: Halina Weinstein
... el la pola lingvo.

Astronomo leviĝis pala de la tablo, sur kiu kuŝis en terura malordo multaj paperfolioj, surskribitaj per vicoj da ciferoj, algebraj formuloj, matematikaj kalkuloj, logaritmoj ...

Tra la malpuraj vitroj enpenetris la griza antaŭtagiĝo ... La petrollampo estingiĝadis, ĵetante konvulsiajn brilojn. La astronomo ŝanceliĝis sur la piedoj. La longaj haroj gluiĝis pro ŝvito sur lian frunton. La larĝiĝintaj pupiloj rigardis freneze tra fumnebulo de cigaredoj, kies brulrestaĵoj restis sur la paperoj, sur la logaritma libro; sur la teleretoj, sur la malpura planko ...

Li laboris sencese, preskaŭ ne manĝante, trinketante nur teon — dum tridek ses horoj ...

Nun liaj lipoj tremis, flustrante kun teruro, seninterrompe, tiujn ĉi kelkajn frazojn:

„Do, fino . . . Estas neniu dubo . . . Fino! ... Neeble, ke mi faris eraron."

Kruela penso mordis lian cerbon. Jen, bazante sin sur siaj kalkuloj, li konkludis, ke la kometo de Halley la 18-an de majo, pli ĝuste dumnokte de la 18-a al la 19-a de majo tuŝos, kurante sur la planeda vojo, nian globon ne per la etera vosto, sed per sia malmola kerno . . . La mondfino ŝajnis neevitebla . . . Li estis certa, ke la aliaj astronomoj eraris, prikalkulinte alie tiun ĉi renkonton. Li kontrolis la kalkulojn dekfoje, dudekfoje — ĉiam estis la samo ... Li serĉis la eraron en siaj ekvacioj, multiplikadoj, logaritmoj — ĝi estis netrovebla ...

En tiu ĉi momento sur la tuta tero nur li sciis pri la neevitebla pereigo, minacante al la tero . . .

Estis momento, kiam li volis kuri en la urbon kaj laŭte krii:

„Homoj, ni estas perditaj, ne estas savo . . . Tiu ĉi tero kaj kune kun ĝi tiu ĉi bela riĉenhava vivo, revanta pri idealo de feliĉo — pereos por eterne! ... Fino de ĉiuj celoj de la homaro estas la morto! . . .

Sed li kompatis la homaron, sciantan pri nenio, — li nur sola rigardis en la okulojn de la pereigo . . .

Li havis kapturnon ... Eble jam la centan fojon li demandis sin mem, ĉu la cerbo, trolacigita de laboro, ne faris ian eraron ... Sed li sentis, ke li ne kapablas kontroli denove la matematikajn kalkulojn ... La ciferoj dancis en lia flamanta cerbo . . . la pensoj ŝiriĝis . . . la palpebroj malsuprenfaladis . . .

Sanceliĝante, li alproksimiĝis al la lito — kaj falis sur ĝin. Lacigita li tuj ekdormis . . .

Kaj jen sonĝas la astronomo, ke li staras antaŭ la trono de la Eternulo, — li vidas la Sinjoron de la ĉielo kaj tero en brilradioj, ĉirkaŭata de anĝelĥoroj — kaj li mem ne timas, ne tremas ...

Lian animon plenigas malĝojo. La sama, kiu iam plenigis la animon de Abrahamo, peteganta kompaton por Sodomo kaj Gomoro . . .

Ne! Lia malĝojo estas milfoje pli granda, kaj kun ĝi estas ligita indigno, kiun ne konis la patriarko.

Potencvoĉe parolis la astronomo pri la maljustaĵo okazonta al la tero:

„Sinjoro! Kie estas Via justeco ... Vi kreis tiun ĉi vivon riĉa kaj fruktodona por ĝin poste pereigi?! ... Ni estis nur ludilo en Via mano ... Amuzas Vin niaj turmentoj, nia sopiro al idealo ... Ho, Sinjoro, ĉu Vi tute ne bedaŭras tiun ĉi belan naturon, mirindaĵojn de maroj kaj montoj, de arbaroj kaj kampoj, la mirindajn milionajn estaĵojn, la mirindan strukturon de homaj vivo kaj menso kaj iliajn perfektajn kreaĵojn — la sciencon kaj arton?! ... Kiarajte Vi volas ĉi tion detrui, Sinjoro? Ĉu Vi tion ne bedaŭras? Kaj oni diras, ke Vi estas la Plejjusta kaj Plejkompatema! . . ."

Longe kaj pacience aŭskultas lin la Sinjoro kaj fine li diras:

„Homo! Hieraŭ, irante en la ĉambro, vi dispremis vermon ...Ĉu ne vere?"

„La oniskon? Mi disprenis."

„Ĉu intence?"

„Jes".

„Vi ĝin tute ne bedaŭris?"

„Ho Sinjoro, Vi donas al mi strangan demandon ... Kiel do mi bedaŭru la oniskon?"

Antaŭ la okuloj de la astronomo tute neatendite aperas ekrano, kaj sur ĝi videbla estas onisko, ege pligrandigita, — ĝiaj piedetoj, buŝeto, internaĵo, intestoj, nervoj . . .

La astronomo rigardas kaj demandas:

„Kiacele Vi tion montras al mi, Sinjoro?"

„Ĉu vi vidas, kiel mirinde estas kreita la onisko? . . . Ĉu mirinde?"

„Mirinde!" respondis konvinkite la astronomo, fiksrigardante la bildojn sur la ekrano . . .

„Kaj tiun ĉi mirindaĵon de l' vivo vi senkompate detruis . . ."

„Sinjoro!" balbutas la astronomo, „estas tiom multe el tiuj vermaĉoj ..."

„Aĥ, tiom multe!" ekridetas la Sinjoro ...„Rigardu malsupren, tra la nuboj. . ."

„Mi jam rigardas."

„Kion vi vidas tie?"

„Ian brilantan punkteton ... ion, kio fluas en la etero, kiel amebo en maro...

"Ĉu vi bedaŭras amebon, kiu mortas?"

La astronomo ekridetas . . .

„Restos ankoraŭ ĉiam multe da ili," li respondas.

„Kian daton ni havas hodiaŭ?" demandas la Sinjoro.

„Kiam mi faris miajn matematikajn kalkulojn, estis la 17-a de majo ... kaj tio estis . . ."

„Hieraŭ ... Do hodiaŭ estas la 18-a. Rigardu malsupren, la punkteton... Ĉu vi vidas? Ia ombro alproksimiĝas . . . Plilongiĝas . . ."

"Mi vidas ĝin, Sinjoro ...La punkteto jam malaperis ... Ĝi jam ne ekzistas ... Ĝi neniiĝis ..."

„Rigardu dekstren . . . Kion vi vidas?"

„Miliardojn de tiaj samaj punktetoj. . ."

„Ĉu vi ne bedaŭras tiun „amebon", kiu neniiĝis antaŭ viaj okuloj?"

„Ho, tute ne! ... Estas da ili ankoraŭ tiom multe, Sinjoro!"

Kaj tiam la Ĉielreganto potencvoĉe diris:

„Astronomo, vi vidis la mondfinon! ... Kaj vi tute ĝin ne bedaŭris!"

„Kiel do, Sinjoro? Tie pereis la tero?! . . . Tiel silente? Tiel nerimarkebele? . . ."

„La ombro de mia piedo dispremis la vermeton ... Multe da tia vermaĉaro naskiĝis en la ĉiela regno ... De tempo al tempo mi purigas la ĉielon ... Unuj mondoj pereas. Por doni lokon al la aliaj ... Kaj tial venis la fino de la mondo . . . Ĉu vi komprenis?"

„Leviĝu, majstro!"

Iu kliniĝas super la astronomon kaj delikate tuŝas lian brakon . . .

La astronomo mirigite trafrotas la okulojn . . .

Antaŭ li staras lia amata disĉiplo ...

„Minimume dudek kvar horojn vi dormis, majstro! Mi sidas ĉe vi kaj atendas, ĝis kiam vi vekiĝos ... Sed plu mi jam ne povas atendi ... Mi kontrolis viajn kalkulojn — kaj mi trovis eraron en la multiplikado, eraron, kiun vi ripetis multfoje ... Vi starigis komon en ne ĝusta loko . . ."

„Neeble", ekkriis la astronomo.

„Tamen tio okazis ... kaj tiu ĉi eraro donis rezulte post multaj multiplikadoj kaj potencumadoj diferencon, kiu esprimiĝas en miliardoj."

„Ne povas esti!"

„Sed tute certe! ...Ĝuste tion mi volis diri al vi kaj pli longe mi ne povis atendi ... Vi dormas, majstro, dudek kvar horojn!"

„Do ni hodiaŭ havas . . ."

„La 19-an de majo, majstro . . ."

„Kaj la tero . . . ne pereis?"

„Ĝi fartas bonege, majstro . . ."

La astronomo leviĝis silente. Silente li aliris la fenestron kaj rigardis tra la malpuraj vitroj la grizan tagiĝon ... Subite li turnis sin al la disĉiplo kaj diris obtuzvoĉe:

„La tero estas vermeto ... Kaj se Tiu volus piedpremi tiun ĉi vermeton, kaj se la neniigo de la pereiga verdikto dependus nur de unu mia preĝa vorto antaŭ la altaro, mi ... ne irus Lin peti ... Mi ne i-rus!"

„Mi ne komprenas," respondis mirigite la disĉiplo. „Kial?!"

„Li mem scias, kion fari ... Li, la justa Kreinto . . ."

Kaj sur liaj lipoj aperis amara ekrido...

Ekde tiu sonĝo tiu ĉi ekrido por ĉiam restis sur la buŝo de la astronomo ...

Notoj

Leo Belmont (1865 - 1941)

El: Dansk Esperanto-Tidende
N-ro 5-6, 3-a jareldono, 1-an de julio 1942,
Redaktoroj: K. Langgaard kaj Rich. G. Nielsen.
Leo Belmont (pseŭdonomo de Leopold Blumental) estis pola ĵurnalisto kaj verkisto, fama ankaŭ en la pollingva literaturo.
Li naskiĝis la 8-an de marto 1865 en Varsovio - mortis la 19-an de oktobro 1941 en Varsovia geto. Li finis ĉi tie en Varsovio, jurfa­kon en la univerŝitato kaj forveturis en 1892 al Peters­burgo (antaŭe Leningrado), kie li famiĝis kiel brila ad­vokato kaj oratoro, kaj kiel unuaranĝa publicisto. Re­veninte Varsovion en 1904, tri jarojn poste li fondas proprakoste semajnan revuon "Libera Vorto", kies re­daktoro estas li mem kaj kies kolonojn li plenigas sola per ŝia genia plumo. La revuon fermis la rusoj 1913 pro liaj tro kuraĝaj artikoloj kontraŭ la rusa registraro pro ĝia politiko rilate al poloj, kaj krome ili forprenis de li advokatrajtojn (redonitajn de la reviviĝinta Polujo).
Pri aliaj verkaĵoj de Leo Belmont: Vidu la Enhavo-liston.
(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: