El: Hávamal

Hávamal

(1) Saĝa kaj silenta
----la reĝido estu,
----kaj staru en batalo kuraĝe;
Ĝoje kaj gaje
----la viro vivu
----dum li atendas la morton.

Sensaĝa vir'
----esperas ne morti
----se li sukcesas eviti batalojn,
sed la granda aĝo
----ne donas feliĉon,
----kvankam ponardegoj lin ŝparis.

Mortos via brutar',
----mortos amikoj viaj,
----kaj mortos ankaŭ vi mem;
sed ion mi scias,
----kio mortos neniam:
----la juĝo pri ĉiu mortinto.


(3) Ŝtipo post ŝtipo
bruliĝas ĝis ĉiu elbrulos',
flamoj naskiĝas el flamoj ;
viron kun viro
alligas celado,
sed senagemulo ne havas kolegojn,

Frue vekiĝu tiu,
kiu havas intencon
ŝteli de alia trezoron aŭ bruton;
kuŝanta lupo
kaptajon ne povas akiri;
nek venkas viro dormanta.

Matene vekiĝu tiu,
kiu sklavojn ne havas;
li mem al sia agado rapidu.
Multe malzorgas
la en matenoj dormanta.
Entreprenemo donas duonan riĉecon.


Hávamal

(2) Taŭgan manĝon
----la viro prenu frue,
----malsata li ne iru al festeno;
alie li nur maĉos
----kaj manĝos glutante,
----kaj povos nur malmulte paroli.

Malfacile estas iri
----al la hejm' de malamiko,
----eĉ se proksime al vojo li loĝas;
sed al amiko
----la voj' estas mallonga,
----eĉ se li vojaĝis malproksimen.

Leviĝu kaj foriru;
----vi devas ne resti
----por ĉiam en hejmo de iu;
karul' jam ne plaĉos
----se tro longe li restos
----loĝante sur benkoj de alia.


(4) Senkuraĝulo
esperas ne morti
se li batalojn zorge evitas;
sed la maljuneco
ne feliĉon donas
kvankam ŝparis lin la ponardegoj.


(5) Sensaĝa vir',
----inter spertuloj veninta
----preferu resti silenta;
Neniu trovas,
----ke nenion li scias,
----se li mem malmulte parolas;
Malprudentul'
----ne scias tamen,
----ĉu li tro multe diras.


(5) Ofte parolas
----tre malsaĝajn vortojn
----la viro tro parolema;
Rapida lango,
----kion oni ne estras,
----ofte kaŭzas malsukceson.

Hávamal (Paroloj de l' Altulo, t. e. Odin)
estas komuna nomo de kelkaj poemaj kaj poemeroj, entute 164 strofoj, de diversaj aŭtoroj en la antikva tempo. La enhavo plejparte transdonas sciindaĵojn kaj saĝajn konsilojn kaj klare respegulas la pensmanierojn kaj vivopiniojn de la plej bone kulturaj homoj en Norvegujo kaj Islando en la antaŭkristana periodo.

(1) El: La Espero , n-ro 9, Okt 1913.

(2) El: La Espero , n-ro 10, Nov. 1913.

(3) El: La Espero , n-ro 12, Dec. 1914.

(4) El: Sveda Esperantisto , n-ro 1, Marto 1910.

(5) El: La Espero , n-ro 4, Majo 1913.