Henrik Ibsen: Adiaŭ(esperanto) - henrikadiau.htm

Henrik Ibsen
Adiaŭ

Tradukisto:
Oscar Bünemann.

Post niaj lastaj gastoj
ĝardena pord' fermiĝis.
Salutoj: Ĝis revido!
en nokta vent' perdiĝis.

Dezerta, senenhava
por mi nun estas ĉio
ĉi tie, kie sonis
dolĉvoĉa melodio.

Post tia bela festo
nur nokto nigra restas.
Ŝi estis ja nur gasto,
kaj nun, - nun ŝi forestas.

Notoj

Henrik Ibsen, (20.3.1828 - 23.5. 1906)
norvega dramverkisto.
El: Esperanto-Praktiko, Berlin
9-a jaro, n-ro 11, novembro 1927.
(Traduko el la norvega lingvo).