H. Heine: El la ciklo: Reveno - Tradukis: Leo Belmont. - hheine.htm

H. Heine:

El la ciklo: Reveno

Tradukis: Leo Belmont.

Al vi diamantoj kaj perloj —
kaj ĉio al via inklin' ...
Vi havas plej belajn okulojn -
Plu kion deziri, knabin'?

Pri viaj plej belaj okuloj,
laŭ volo de l' Muzo-estrin',
mi kreis la kantojn eternajn -
Plu kion deziri, knabin'?

Per tiuj plej belaj okuloj
kruele turmentis vi min
kaj min vi detruis ĝisfunde —
Plu kion vi volas, knabin'?

Notoj

Heinrich Heine (1797 - 1856)
fama germana poeto.
La poemo el: Dansk Esperanto-Tidende, Danio.
N-ro 4, 3-a jarkolekto, 20-an de majo 1942.
Redaktoroj: Kr. Langgaard kaj Rich. G. Nielsen.