![]() Hilda Dresen: Aŭgusta nokto. |
|---|
|
Varma somernokt' sen ventozum'. |
| Notoj |
|---|
Hilda Dresen. Pseŭdonime "Hido". 1896-1981. Estonino; radiotelegrafistino. Naskiĝis en Kolga, Harjumaa. Lernis Esperanton en 1913. Kunlaboranto de "Literatura Mondo", "La nica literatura revuo", "Norda prismo" k.a. Ekde 1922 multe tradukis poezion el la estona, rusa kaj germana lingvoj. Poemoj en Dekdu poetoj (1934). Kunlaboris por "Estona Antologio I", 1932.
"Ŝiajn verstradukojn karakterizas instinkte radika ritma sento, riĉa rimtrova preteco, vivanteco de la lingvo, kaj ia individueca ccarmo de l' esprimmaniero. Tamen kelkfoje sentiĝas ia stila rigideco, ia lingva malflekseblo en ŝiaj tradukoj. Ĉi tiu manko ne ĝenas en ŝiaj originalaj poemoj, kiuj plejparte aperis en Literatura Mondo. En ili ekparolas la melankolio de l' malgajaj nordaj pejzaĝoj, melankolio, kies sincerecon kaj sanecon pruvas ĝuste la maloftaj, sed impetaj ek-ekjubiloj de l' vivĝojo kaj vivovolo."
El: Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando, (redaktoro: Teo Jung). N-ro 12 (1254), 33-a jarkolekto, 25-an de aŭgusto 1957. (Alia poemo de Hilda Dresen: www.literaturo.dk/dresen.htm) |