Hubert Ferez: Himno al la paco - Traduko: Lucien Thévenin (el la franca). Muziko: Ludwig van Beethoven himno.htm

Hubert Férez:

Himno al la paco

Traduko: Lucien Thévenin (el la franca).

Muziko: Ludwig van Beethoven

Amo pelos for la morton;
Ne plu sango kaj mizer'.
Venkos ni malbelan sorton
Kun milito kaj sufer'.

Ĝojon por estuloj ĉiaj,
Fidon al la homa spec':
Revo de prapatroj niaj
Kaj morgaŭa realec'!

Nin muziko dia gvidas,
Per ĝi batas ĉiu kor':
Ni unuanime fidas
Al la fino de l' dolor'...

For malamon, ĉiuj venu!
Vivu amo, vivu ĝoj'!
Ne landlimoj plu katenu,
Ĉiam estu frata voj'

Sen ripozo kaj sen laco
Fratoj, kune marŝu ni,
Por ke realiĝu paco,
Tiel bela ambici':

Estontec' por junularo,
Por laboro la komfort',
De l' mizero jen la baro,
Jen feliĉ', jen paca sort'!

Notoj

Hubert Férez, (15.3.1896-15.9.1977),franca poeto kaj esperantisto.
El: La Praktiko.
N-ro 6 (224), 20-a jarkolekto, junio 1956.

(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: