Historietoj (esperanto) - historietoj.htm

* * *
Historietoj.


Sveda Esperantisto, n-ro 6/1910:

Malgranda birdo sidis sur
branĉeto en arbar'.
Ĝi kantis belajn kantojn nur
al kamp' kaj val' kaj mar'!
Plej altan supron fluĝis ĝi
dum vespersuna bril'.
La sonojn dolĉajn sendis ĝi
al blua la ĉiel'!

(El la sveda lingvo tradukis Teo)


La Espero, n-ro 11/1917:

Vi ne plendu
Aŭ dezir' ne plenumiĝis.
Ofte estis bonprospero
Kiam vi plej multe timis.

(Laŭ Emil Aarestrup).


La Espero, n-ro 9/1917:

Dependas de mi mem la propra sort'
Mi ne favoras ĝi, se mi hezitas;
Sed prosperigas ĉe kuraĝaj faroj
Donante reapogon al la fort' -
Ne estas tiam malhelpantaj baroj.

(Holger Drachmann).


La Espero, n-ro 9/1917:
La Tradukanto.

Se eble ne la via estas larmo,
sur vian vangon kiun ploron rulas;
se tiu fajro, en kiu vi brulas,
ne propra estas, sed nur prunto-varmo;

se via koro estas mediumo,
kiu la fremdajn sentojn nur perigas,
spegulo, kiu al ni aperigas
la sunon por rebril' de ĝia lumo,

mi tamen laŭdas vin per benaj vortoj,
ne nur kredante veron de l' doloro,
- sen sento, ho, ne sonas tia kanto -

sed ĉar pro malproksimaj homaj sortoj
funebri, ĝoji povas nia koro
per la laboro de la tradukanto.

(El Ĉiam pli bone!/ Rud. Rajezi.


La Espero, n-ro 3/1935:
Nenio-Io - de B. Schwartz.

Patriot-iste la publikon
Inciti kontraŭ malamikon,
Estas nenio;
Sed sinofere kun konsci'
Mortfali sur la frontlini',
Jen estas io!

La krizon solvi sur papero
Per silogismo aŭ cifero,
Estas nenio;
Sed malaltigi, laŭ tarif'
La prezon ankaŭ de l' rosbif',
Jen estas io!

Promesi, kiel kandidato,
Ke ordo regos en la ŝtato,
Estas nenio;
Sed en la parlamenta dom'
Restadi mem honesta hm',
Jen estas io!

(Franca Esperantisto 1935, jan.)


La Espero, n-ro 3/1935:
Finna popolkanto.

Kolektos, kolektados mi en la arbarsalon'
plenbrakon da erik', viol' - kunligos al florkron'.
Pirolo, timiano pri la amik' pensigas min -
kaj multon ekmemoras mi kun floroj en la sin'.

Jen la vojeton, kiun ni en la vespera pac'
promenis kaj jen sidis ni sur mola muskmatrac'.
Se eĉ alia estus, al kiu manon donus vi -
ĉe vi en revoland' kun am' fidela restas mi.

Tutsola mi fariĝis nun kaj sola iros mi
sen famo kaj sen mono surtere tie ĉi.
Neniu ŝteli povas trezoron mian de memor'
­mi estas tiom rica en somernokta hor'.

(La Espero, n-ro 10, okt. 1943,
Svede. Plocka vill jag skogsviol...)


La Espero, n-ro 8/1937:
Vulpo kaj tigro - (malnova ĉina fabelo).

Tigro, kiu ĉasas kaj manĝas ĉiujn bestojn, kaptis vul­pon.
"Ne kuraĝu min manĝi", diris la vulpo. "Dio sendis min kiel la ĉefon de la bestoj. Se vi min manĝus, vi malobeus al la vola de Dio".

"Ja, vi ne kredas min? Nu, mi antaŭiros vin, kaj vi sekvante min bone vidu, ĉu la bestoj kuraĝos ne forkuri de mi je ekvido."
La tigro konsentis pri tio kaj iris kun la vulpo. La bestoj, kiuj vidis ilin, ĉiuj forrapidis. Sed la tigro ne sciante ke la bestoj forkuris pro timo al li mem, opinias ke ili vere timas la vulpon. (La Mondo.)


La Espero, n-ro 8, sept. 1913.

Jen kantis belaj knabinoj nun
trans barilo.
Kaj ruze venis amdio mem
tra barilo.
Jen venis ĝi
ĉirkaŭvidante
kaj aŭdis birdojn
en ĉiuj arboj,
aŭdante pepon
en ĉiuj gutoj
dum vesperbrilo
sur foliar'.
Ĝi sagon kaptis
el subflugilo
kaj rondon pafis
en verdarbar'.
Ĉu trafis sag'?
Neniu scias,
neniu scias.

(El la sveda lingvo tradukis Teo)


La Espero, n-ro 6, junio 1917.

Brava generalo en Odeso
Admonas amikinon pro konfeso,
Ke dum okazinta balo
Ŝi flirtis kun lia rivalo,
Sed ŝi lin remildigas per kareso.

Maljuna nobelo en Valencio
Gajnis monon en loterio.
Al knabin' li donis
La gajnon, kaj proponis,
Ke ŝi amu lin por subvencio.

Sinjor' Kannitverstan en Amsterdamo
dediĉas tre multe da amo
al juna virino.
Sed la knabino
Amas konduktoron de tramo.

(Aŭtoro ? Ni ne scias!)


La Espero, n-ro 9/1917:
Rimoj sen rezono.

Okazis en la lasta merkredo,
Ke juna svedo
Veturis sur velocipedo;
Li ĝin movis per piedo
Kovrita de ŝuo el ledo,

La voj' estis plena je tedo
Por kiu apenaŭ trogas rimedo.

Subite: Ĉu estis torpedo?
Sonis kvazaŭ paf' de muskedo,
Aŭ almenaŭ krak' de rakedo.
Sed estis nur laŭta oscedo.

Poeziisto Dentsufer'


Dansk Esperanto-Blad, n-ro 7/1947:
Ĉenkanto.

Brilas la matena suno
alte jam sur la ĉiel'
Kantas la birdeto gaje
pro la monda bel'.

Kiel ĝi ni gaje kantas
nian kanton el la kor'
por post tio eklabori
ĝis la lasta hor',
el "okc. sv. salutos".

Sveda: Morgensolen redan strålar.


La Espero, n-ro 1, jan. 1944.
Mi vidas per sun'!

Mi vidas per sun, ke hejme en val'
preĝejtempo jam proksimiĝas.
Se estus mi for! Preĝeja la hal'
atendas, kaj homoj kuniĝas.
Nun staras ĉe monta fendo la sun',
dum ĉi supre sole mi sidas,
en val' sonorilo tonas ja nun,
la homojn preĝejen ĝi gvidas.

Nur vane en mia monta palac',
se psalmoj ĉielen leviĝus;
tro alta la hal', tro vasta la spac',
la tonoj aeren perdiĝus.
Jam li kaj aliaj kantas en ĥor',
kunkanti mi forte deziras.
Se nur la somero jam estus for!
Mi hejmen al valo sopiras!

(Laŭ Esperantobladet, Oslo.
Säterjäntans söndag).


The Esperanto Monthly.
Vol. VII, n-ro 74, februaro 1919

Estas fraŭlin' en Alsaco
Ŝi multe ĝojegis pro l' paco;
Ŝi estis kisata
de viro soldata
Kaj aŭdiĝis je mejloj la ŝmaco

Charles S. Schleich