Jean Hougron: Ŝtormon vi rikoltos (... el la romano). Tradukis: R. Imbert, el la franca. (esperanto) - hougron.htm

Jean Hougron:

Ŝtormon vi rikoltos
(... el la romano).

Tradukis: R. Imbert, el la franca.

Lee revenis je la deka horo. Ŝi rapide forprenis sian tunikon, surŝovis mallongan blankan jakon. Kun zorgema frunto, ŝi trairis la korton, kontrolis la fajron antaŭ ol enmeti lignon, levis iun potkovrilon kaj reiris al la malantaŭĉambro, granda freŝ­kolora hele kahelita ejo. Penseme, ŝi venis ekkaŭri apud la centra fontankonko el bronzo, prenis oranĝon, senŝeligis ĝin. Longe ŝi restis tiel, kun la brakoj pendantaj antaŭ si, en la ripoza pozicio de l'ŝiarasaj.

Unue, estis la malamo, kiun ŝia frato estis kriinta al ŝi. Khône ne volis pardoni. Li parolis pri sia sufero, pri sia humiliĝo, kiel oni parolas pri iu rajto. Eble li estis prava, sed por ŝi tio nun ne plu havis sencon. Ĉiu tago disigis ilin pli multe, kaj ŝi sentis, ke ŝia frato pro tio incitiĝis, forĵetis sin kun malfido en la alian tendaron. Tamen ja, ili estis travivintaj la samajn halucinajn horojn. La ruĝe flagrantan vilaĝon en la krepusko, la kraketantajn pajlobudojn kaj ilian fajraĵon, kiu eksplodis je oranĝkoloraj sparkobukedoj. La sama demenca teruro estis ilin priloĝinta kaj la brutala rabio de l'pafsinsekvoj el aŭtomatoj alsaltinta la kavaĵon de ilia doloriga karno en la sama sekundo, kiel enkarcerigita besto. Ili kunkonis la akran voĉon de tiuj kaskitaj francoj, la durajn ordonojn, kiuj klakis en la incendiita nokto, iliajn nigriĝintajn vizaĝojn, sur kiuj la horizontalaj Okuloj senkompate rigardis la hurlan agonion de l'vilaĝo. Poste estis la fuĝo tra la ŝlimaj rizejoj, la kotaĵo, kiu elsuĉis iliajn lacpezajn gambojn, re­lasis ilin kun la mola kaj humida klako de viskoza buŝo. Ilia malamo estis tiam simila, ili povis sperti ĝin en si mem, kruda kaj sen cedo, finpreta por uzo, murda kiel armilo.

Kaj tiam por ŝi estis veninta Georges. Khône ne povis kompreni, ĉar por li ĉiu tago estis alportinta novan argumenton. Li ja havis nur dudek jarojn, kvin malpli ol ŝi, li ja estis viro, tre juna homo kaj ŝi divenis, ke ĝuste tiu ekstrema juneco estis grava. Ŝi sentis Khône-on plenŝtopita de certoj, de evidentoj, kvankam li sen­ĉese serĉadis aldonajn pravigojn. Ŝia pro­pra malamo estis malsveliĝinta; ĝin diserigis ilia ĉiutaga vivo, la ĉeesto de ŝia edzo, dum ĉe ŝia frato ĝi estis kreskinta en la daŭro de ĉi jaroj kaj subite ŝanĝinta la planon. Kaj Lee estis tiam komprenin­ta, ke Khône ne plu bezonis motivojn por malami, li estis malimplikiĝinta de la logiko. Ŝi albatiĝis kontraŭ ian muron, kontraŭ faktan blindan blokon. Rilate tion, Khône eskapis el ŝia kompreno, fariĝis neatakebla, pro tio, ke li estis el sia mal­amo farinta kredon. En la komenco de ŝia ligo kun Georges, Khône estis kunloĝinta ĉe ili, kaj tiel ĝis la tago kiam ŝia edzo, tedlaca pro la daŭra mordrabiemo de la junulo estis lin simple elpordiginta. De tiam li vivis sola en iu malgranda domo, borde de l'riverego, kaj estis akceptinta iun postenon de financa oficisto. Sescent piastroj monate. Li estis fiera pri la sumo, ĵetkriis ĝin kun malica rido. La blankuloj, kiuj okupis samrangan oficon, perlaboris dumil piastrojn. Kaj Lee meditis, ke estas neeble klarigi al li iajn aferojn. Ekzem­ple ... Ŝi ekfermis la okulojn kun laco. La Anamanoj venĝontis sin. Ŝi subite ektimis pro la fanatika vizaĝo de sia frato kaj memsurprizis sin pensantan pri la ŝia­rasuloj kiel pri fremduloj, preskaŭ malamikoj. Georges... Lee rektiĝis ve-sopirante, metis siajn manojn sur la fridetan metalon de l'fontankonko. Konservi lin kaj tiam... Ŝiaj okuloj iom plivastiĝis. Ŝi pensvidis la altan silueton, rasecan kaj potencan, la vizaĝon kun sekaj karnaĵoj, ĝian kvietan rideton, kaj tiun sekretan ombron de lia rigardo, ion kion ŝi pri­pensis plia ol tristo kaj kiun ŝi neniam estis povinta forviŝi.

La alveno de Khiem levigis al ŝi la kapon. La infano estis revenanta el la bazaro. Ekvidante la mastrinon, ŝi evitis ties rigardon, kiel ŝi estis evitinta tiun de Lastin, unu horon pli frue, kaj ŝi direkti­ĝis al la fridujo por enmeti tien la oran­ĝojn kaj la papaĵojn: Lee sekvis ŝin en la korton, observis ŝin dum ŝi purigis la rizon.

- Ĉu vi vidis la sinjoron ĉi-matene?

- Jes.

- Nenion li diris al vi?

- Jes ja, li foriris al la riverego por ripari la pirogon.

Sekvis malamika silento.

- Denove vi ploris, ĉu?

La knabino mallevis la kapon sen re­spondo. Dum kelkaj sekundoj, aŭdeblis nur ankoraŭ la fajn-akuta bruado de la rizeroj falantaj en la kaserolon, kaj Lee daŭrigis kruele okulborante Khiem-on.

- Mi hieraŭ skribis al viaj gepatroj, ke ili venu rehejmigi vin.
Unusalte, la infano surpiediĝis.

- Ĉu reiro hejmen?

Ŝi iom grimacis.

- Jes.

- Mi ne volas.

- Necesas, ke vi foriru.

Ne videblis ia kompato en la okuloj de Lee.

- Li nenion scias.

- Mi ja esperas.

- Mi ne volas reiri hejmen, al li mi diros ...

Lee faris unu paŝon antaŭen kun levita mano. Estis nun malamo en ŝiaj stretiĝin­taj okuloj, la sama malamo kiel sur la arde oferiginta vizaĝo de l'infano.

- Rigardu vin.

Ŝi estis daŭrigonta, humiligonta ĝin, sed primastris sin. Georges estas ŝia edzo. Georges amas ŝin.

- Vi foriros. Mi trovos al vi postenon ĉe iuj francoj.

- Ne.

Larmoj vaporvualis la okulojn de Khiem, ŝia buŝo spasmotiriĝis.

- Tiel multe vi lin amas?

Ekmiro, kiel naskiĝanta timo. La infano havis la saman korskuan kuntiriĝon kaj nur tiam Lee komprenis: Khiem estas bela. La eluzita kaj malpurigita ŝtofo ne sukcesis turpigi la korpon, kiu ŝprucis rekta kaj gracila, nesufiĉe prikaŝis la dis­starajn mamojn, kiuj ŝveligis la mal­longan bluzon. Ne, ne estis infano, sed virino, rivalino.

- Eta ĉiesulino! De kiam vi ofertas vin al li?

Ofendovortoj, kiujn ŝi estis aŭdinta de popolaninoj, de servistinoj kaj kiujn ŝi retrovis sen ia klopodo, kvazau ili ĉiam estintus tie, tutpretaj. Khiem tremvibradis, vipata de ĉiu vorto, sed ŝi ne ploris plu, orgojla, kaj ŝi akceptis la insultojn, kun antaŭenigita busto, kvazaŭ malestima. Ankaŭ ŝi, unuafoje eble, ekkonsciis pri sia forto, kaj kiam Lee frapis plensvinge, kun altigita voĉakuto ĉe ĉiu vangumo, preskaŭ kun rideto ŝi ricevis la batojn, apenaŭ ŝanceliĝante. Estis Lee, kiu retropaŝis.

- Vi foriros.

Sed ŝi hezitis kaj estis nun kvazaŭ preĝo en ŝia voĉo, kiun kolero raŭkigis. Khiem havis dek jarojn malpli ol ŝi, apenaŭ dek­kvin jarojn. Ofte okazis, ke la franeoj kaptis tiuaĝajn "kongaj"-ojn. Se Geor­ges ... Eble, li laĉigontas de ŝi, eble ...

La klara klako de iu paŝo surprizsaltigis ŝin. Sen hasto, ŝi returniĝis, akceptis sian edzon kun rideto, dum Khiem pluigis sian laboron, fluigante la rizon inter siaj fin­groj.

- Ĉu jam hejme?

Li vigle viŝis sian ŝvitantan torson.

- Varme estas sube. Ĉu restas biero?

Li eniris la malantaŭĉambron, kun sia viŝtuko ĉirkaŭ la kolo. Lee sekvis lin post lasta rigardo al Khiem, kiu ne estis levinta la kapon. Jes, Georges amas ŝin. Ŝi tion ripetadis al si, sed kun iaspeea timo, an­kaŭ ja kun vola kredi, same kiel ĉe ek­zoreo de la destino. Khiem estis for­lasonta la domon.

Notoj

Jean Hougron (1923 - 2000)
franca verkisto.
El: Heroldo de Esperanto, n-ro 11 (1582), 23-an de junio 1975.