Jaroslav Huda: Mikrobo - Limako - La Malfido (esperanto) - huda.htm

Jaroslav Huda:

Mikrobo - Limako - La Malfido.

Mikrobo

Ĝi ne perceptas homon ĝin observantan,
ĝi ne perceptas mallongon de sia vivo,
ĝi ne perceptas eternecon de sia gento,
ĝi ne perceptas fortegan de sia amaso.

Se ĝi scius organizi,
se ĝi havus centron, gvidantan ĝian agon,
se ĝi konus potencan de sia amaso,
vi ekplorus, homo, kreita por simili al Dio!

Sed ĝi estus kontenta:
"Jen - vidu mian laboron!"


La Malfido

Jen estas mi - kiu forpelas amikecon
de infanoj ridetemaj,
de maljunuloj, amariĝintaj pro travivitaj maljustaĵoj,
de edzecoj, komenciĝintaj kaj sanktigitaj per amo,
de nacioj, kiuj iam sin helpis reciproke.

Jen estas mi - preta por helpi
forpeli feliĉon el hejmoj,
fari tombejojn el ses mondkontinentoj,
instali suverenecon de protozooj
en ombro de atomfungoj.

Limako

Ĝi ne travivis streĉpenon antaŭ la celo,
ĝi ne konas malpaciencon de atendanta amanto,
ĝi ne ĝuos varman ĝojon de juste pasigita vivo.

Kio venos - ĝin ne tuŝas,
la justeco ĝin ne interesas,
trampiĝon ĝi ne konas.

Ĝi rampas trankvile kaj manĝas.
Poste ĝi mortas.

Fi! Mi ne volus esti limako!

Notoj

Jaroslav Huda, - ni scias, ke li estas ĉeĥa tradukisto, sed ni ne havas aliajn informojn pri li.
El: Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando.
Mikrobo" + Limako: N-ro 17(1187), 29-a jarkolekto, 1-an de decembro 1953.

La Malfido: N-ro 3(1191), 30-a jarkolekto, 16-an de februaro 1954.

Redaktoro: Teo Jung.