Pentekosto pasis. El ĉiuj regionoj de Germanlando la studentoj revenas al la universitata urbo, ĉar la mallonga libertempo ĉesis.
Kun kofreto en la mano eliras el la stacidomo studento de filozofio. Sur la placo antaŭ la stacidomo, kvazaŭ hazarde, staras kampgrizulo, kiajn oni ankoraŭ ofte vidas en ĉiuj lokoj kaj kiuj tamen ne estas en militista servo. Al tiu nun alpaŝas la studento, dirante la jenon:
"Ĉu vi volus porti tiun ĉi kofron en mian loĝejon?"
"Tre volonte", respondas la soldato, prenante la kofron.
"Do sekvu min, mi petas", la studento poste diras.
La vojo de la stacidomo ĝis la loĝejo de la studento estas longa proksimume dudek kvin minutojn, kaj tramvojo ne veturas tien. Alveninte hejmen, la studento demandas, eltirante sian monujon el la poŝo:
"Kiom vi postulas por la alportado, mia kara?"
"Tute nenion", estas la respondo.
"Ĉu nenion?" la studento tute mirigite demandas. "Kial do? La morto estas senpaga!"
"Mi faris tion nur pro humaneco."
Fariĉante ĉiam pli mirigita, ĉar estas eble, ke ekzistas tiaj homoj, la studento fine demandas la kampgrizulon:
"Kian profesion vi do efektive havas?"
"Mi estas studento de teologio," la supozita soldato respondas.