Post dutaga restado en Stary Smokovec (suda parto de Tatra) ĉe mia Esperanta delegito, mi fine ekmarŝis direkte al urbo Poprad. Ĉirkaŭ unu kilometro la vojo iras tra arbaroj, por post eliĝi al liberaj kampoj. La ŝoseo estas kovrita per dika neĝtavolo. Kiam la arbo finiĝis, mi ekvidis malantaŭ mi kuri nigran, junan hundon, kiu per vostbalancado ŝajnis al mi komprenigi, ke ĝi rilate min havas neniajn malbonajn intencojn. Malgraŭ tio mi ekpensis, ke iu povos min suspekti, intence esti forloginta la hundon, kaj tial mi komencis ĝin forpeladi per la bastono; sed la hundo persistis kaj jen antaŭ kaj jen post mi kuris kiel freneza pro ĝojo, ke ĝi povas almenaŭ marŝi kun iu.
Mi tuj ekpensis, ke tiu hundo estas simila al mi vagulo, nur kun la diferenco, ke mi en poŝo havas dokumentojn kaj ĝi havis eĉ ne numertabuleton sur sur la kolo. Pripensinte iom mi lasis ĝin postkuri, eĉ karesis ĝin kaj donis al ĝi pecon da pano kaj kolbaso. La hundo kondutis kvazaŭ ĝi atingis la sepan ĉielon, tiel ĝi estis gaja kaj amindumis min. Jes, ĝi lekis miajn malnovajn pantalonojn. Mi kompatis ĝin! Eble sama senhejmulo kiel mi. Mi treege bedaŭris ĝin, ĉar mi estis certa ke, kiam mi alkondukos ĝin al la urbo, iu policisto mortpafos ĝin. Mi do decidis, lasi la hundon en plejproksima vilaĝo.
Enirinte post duono da horo vilaĝon kaj ekvidinte vilaĝ-gardiston, mi alvokis lin kaj petis, ke li prenu la hundon kun si. "Vi ja povas vendi la hundon al iu en la vilaĝo", mi diris al la gardisto, "ĝi estas juna kaj bela, do bona varo volonte aĉetata!". Mi alvokis la hundon kaj al ĝia kolo bindis ŝnuron. La gardisto prenis la finon de la ŝnuro kaj ektiris kun si la hundon, sed tiu lasta pro nenio en la mondo volis moviĝi for de mi, ĝi ekhurlis, apogis sin, ekskuis kelkfoje per la kapo kaj liberiĝis de la ŝnuro, alkuris al mi kaj apogis sin per sia tuta staturo al mi, kvazaŭ ĝi dezirus rifuĝi. Ĝi lekis miajn manojn kaj alrigardis min per siaj grandaj, plend- kaj petegplenajn okulojn. mi treege bedaŭris ĝin, sed kion mi faru kun ĝi?
Post momenta konsidero mi decidis, ke al la hundo estos nur pli bone, resti en ĉi tiu vilaĝo. Iu prenos ĝin kaj ĝi vivos kaj eĉ tre fidele servos al tiu, kiu ĝin akceptos. La gardisto konsilis, ke mi batu ĝin, tiam ĝi tute certe forkuros, sed ho ve! Mi neniam kapablus tion fari. Mi rigardis nur ĝiajn belajn, saĝajn okulojn.
Mi diris al la gardisto, ke eble li havas ie lokon, kie li povus enfermi la hundon, mi tre volonte forkondukus la hundon al tiu loko. La gardisto konsentis. La hundo tamen jam ion antaŭsentis, ĉar ĝi alpremiĝis al mi kaj iris paŝ-paŝe kun mi. Kiam mi kun la gardisto eniris koridoron de vilaĝoficejo, la hundo kun videbla malŝato enkuris ankaŭ post mi. Mi duan fojon bindis la ŝnuron je la kolo de l' hundo kaj fordonis ĝin en tiu koridoro al la gardisto. Apenaŭ mi faris paŝon por foriri, la hundo komencis tiregardi tiel, ke la gardisto nur malfacile povis ĝin teni.
Mi tiun hundon alpremus al la koro, ĉar ĝiaj okuloj parolis tute klare, ke ĝi estas senprizorgita, malfeliĉa. Kaj mi al suferantoj fordonus mian vivon. Ho adiaŭ, adiaŭ mia kara, malfeliĉa, suferanta hundo-amiko, mi treege kompatas vin kaj bedaŭras, ke mi ne povas helpi al vi pli reale, pli vere per mia amikeco, ĉar mi mem ankaŭ suferas kaj estas malfeliĉa kaj senhejma. Mi adiaŭas vin, mia amiko hundo kaj deziras al vi kaj helpas al vi (tre bedaŭrinde) nur per kvin vortoj, per kiuj la homoj helpas al mi, senfamilia orfo: "Adiaŭ! Multajn feliĉon dum vojaĝo! Per tio vi kontentiĝu kaj estu feliĉa!"