Ida Lisiĉnik: Kiam plenas la kor' (esperanto) - ida.htm

Ida Lisiĉnik:

Kiam plenas la kor'

Kiam plenas la kor' en malfrua nokthor'
Kaj kreadon postulas animo;
Kiam tremas la lir' sub la tuŝ' de l' inspir',
preta kanti libere, sen timo, -
min ekkaptas subite ia stranga hezito,
kaj la voĉ' ekrikanas malice:

"Vi ne trompu vin mem pro kreada la em',
la Parnaso ja estas kaprica.
Ne forgesu: poet' devas esti profet',
kaj vi kion al mondo profetas?
Ĉu ekbrulos la koro per arda fervoro?
Ĉu al glor' via verso impetas?
Ĉu naskiĝas la belo el la kanto ribela,
Kiun ĝuos la hom' en mizero?
Ĉu ĝi vokos batali, la veron signali,
trumpeti pri devo sur tero?
Vi konfesu sincere: kiel ofte severe
Vi la proprajn verkaĵojn kritikas!
Kaj la ritmo lamanta eĉ en plej bela kanto
Ĉu la mankon de l' pen' ne indikas?
Ja labor' de poeto estas ne nur impeto,
ĝi similas al pen' horloĝista:
delikate juvela, sen makul' altnivela,
kunfandiĝ' de l' inspir' kaj persisto."

Mi meditis: Ĉu pravas aŭ vane min rabas
tiu voĉ' en la nokto malfrua.
Dume ... velkis l' inspir', min forlasis la lir',
Kaj triumfis reflekso detrua.

Notoj
Ida Lisiĉnik, sovetianino, hebreino. Nask. 1898 en Kiev, finis jurinstituton 1920 kaj instituton de eksterrilatoj 1924. Aktiva E-istino de 1912. Komitatanino kaj poste prez. de ES en Kiev. Kunaranĝis la 2-an tutruslandan kongreson en Kiev 1913. Dir. de Kieva E-instituto 1918. De 1926 loĝas en Sebastopol (Krimeo), tie iniciatis grandan laboron pri organizo de vasta kolektiva int. E-korespondado sub aŭspicioj de la loka ĵurnalo „Majak Kommuny“. Riĉan sperton de tiu laboro ŝi rakontis en ruslingva libro „K-do Mac Millan al K-do Satov“, 1933.
(Elŝutita el "http://eo.wikipedia.org/wiki/Ida_Lisi%C4%89nik")
Poemo el: Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando,
N-ro 4 (1318), 37-a jarkolekto, 1-an de marto 1961.
Redaktoro: Teo Jung.