F. W. Buenting: Ignorado.- ignorado.htm

F. W. Buenting:

Ignorado.

En mia plej feliĉa aĝo,
dum regis min la scidezir',
kaj superbolis penskuraĝo,
min kaptis, foje, sonĝomir'.

Mi vidis en la sonĝ' anĝelon
kun sciradia saĝmien':
kaj mi demandis tuj la celon
kaj farojn de l' anĝelorden'.

Post tio kvazaŭ nub' sin ŝovis
tra l' helo de l' anĝelokul;
kaj en la koro mi min trovis
senhonta, stulta, mizerul`...

Subite estis mi staranta
sur mortrigida glacimar',
kun vento, kvazaŭ spir' giganta
de la pereo, ĉe l' ostar'.

En malespero kaj angoro
kriegis mi: „Ho mia Di'
ne lasu min en sol' kaj foro
en universo el glaci'!"

Kaj tuj min ree, kun ĝentilo,
rigardis la anĝelvizag'.
Li diris: "Tio estas, filo,
ankoraŭ super via saĝ'.

Sed sciu, ke en nia sfero,
por venki kontraŭ la malvarm',
nin restas, sen la help' de l' tero,
sinbruligad', la sola arm.'"

Mi sentis miajn larmojn flui,
kaj venis el la kor' demand':
"Sed kial nepre sin detrui
pro la terura frostoland'?"

La bril' de lia aŭreolo
elkreskis ĝis blindiga fort'.
Li diris: "Jen por la scivolo
ankoraŭ unu lasta vort':

La frosto estas la miskreo
de l' stulta homa ignorad';
ĝi la homaron al pereo
kondukas, ĉe tro alta grad' ..."

Ho, sonĝo estas nur imago,
sen realec' kaj sen raci';
ĝi velkas ja post unu tago
kaj plue restas jam neni'.

Sed, strange, venas en la menson
al mi la sonĝa katastrof',
je ĉiu foj' mi havas penson
pri Ludoviko Zamenhof'.

Notoj
Aŭtoro: F. W. Buenting. Ni ne havas informojn pri la verkisto, sed eble li estas el New Zealand.
La poemo el: La Praktiko, Den Haag, N-ro 12, decembro 1949, 13-a jaro.


(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: