Ludmila Jevsejeva: Infana Anguleto 7 poemoj(esperanto) - infana.htm

Ludmila Jevsejeva:
Infana Anguleto = 8 poemetoj.

Mi bakas kukojn.

Sur varma ŝtono, por miaj pupoj,
el sabla pasto, mi bakas kukojn,
por ĉiu gusto plej deIikata.

Vi nur gustumu kaj estos sata.
Al pupoj plaĉas kraken', biskvito.
Al mi nur mankas la apetito ...

Vintro.
Neĝo
-ĉie kaj sur
ĉio,
sur monteto, sur abio,
T-s-s-s!
Ne bruu laŭte, Tomas',
sub la neĝo urso dormas.

Tri formikoj.

Tri formikoj diligentas
frumatene en ĝarden'.
Kovras herbon, folietojn,
kvazaŭ perla, rosfaden'.

Unu serĉas, dua portas
pajleretojn. Tria frat'
trenas pecon de laktuko
al tagmanĝo, por salat'.

Malsekiĝis piedetoj.
Tusas, ternas ĉiuj tri.
Donas panjo termometron,
lasta montras ... tridek tri!

Vi ne havas kapojn, vere.
Tuj en liton! Sciu ke,
nun vi trinkos fiŝoleon,
malgraŭ viaj kri' kaj ve'.

Mi kaj ni.

Etnaza ĉarmulino Mimi
akcentas ofte: Mi! Mi! Mi! Mi!

Al ŝi, konstatas oni,
tre plaĉas fanfaroni.

Etnaza ĉarmulino Mimi!
Ne uzu ofte vorton "mi, mi"',

Ne sonas ĝi modeste.
Ne estas ankaŭ ja sekret',
ke eĉ amata pupo Ket
riproĉas vin proteste.

Etnaza Mimi, uzu vi
prefere la vorteton "Ni",
ĝi kaŭzos al vi laŭdojn,
aprobojn kaj aplaŭdojn.

Mi helpas al ĉiuj.

Fratinetojn kvar mi havas:
kun Agnes' mi plankon lavas,
kun Helenjo banas pupon,
kun Elvir' kuiras supon,
kun Elinjo flikas jakon,
kune dancas krakovjakon.

Festo en Zoo-parko.

Tra-ta-tam! Tra-ta-tam!
Marŝas la hipopotam'.
Tru-ru! Tru-ru! sonas kanto
De longnaza elefanto.
Du simioj Pu kaj Ĉa,
SaIte dancas ĉa-ĉa-ĉa!
Kia bruo! Kia bruo!
Suprenlevas bekon gruo.
Ĉu okazis incendio?
Brulas kie? Brulas kio?
Diras muso Miki-Maŭzo:
- Ne nervozu, vi, sen kaŭzo!
Gajas ĉiu parka besto,
Pro leona edziĝfesto.

Danĝeraj bestoj.

Sidas muŝo sur babuŝo,
Inter planko kaj plafon'.
- Homoj diras, ke danĝeraj
Estas tigro kaj leon', -
Konfuzite zumas muŝo.
- Ĉu mi kredu tion? Ne!
Multe pli danĝera estas
Longpieda arane'.

Muŝa karaktero.

Muŝo mortis ne sen kaŭzo,
sentis ĝi al sapo naŭzon.
Tia estas ja, en vero,
tute muŝa karaktero,
Tre malpura estis muŝo,
ĉar ne lavis sin sub duŝo.
Notoj

Ludmila Jevsejeva, Riga, Latvijo, 14.8.1913 - 28.1.1980. Grava latva poeto.

Ĉiuj poemoj el: Heroldo de Esperanto, Belgio.
Redaktoro: Ada Fighiera-Sikorska.

Mi bakas kukojn: N-ro 15 (1460), 44-a jarkolekto, 1-an de novembro 1968.
Tri formikoj: N-ro 10 (1455), 44-a jarkolekto, 16-an de junio 1968.
Mi kaj ni: N-ro 15 (1478), 45-a jarkolekto, 16-an de oktobro 1969.
Mi helpas al ĉiuj: N-ro 18 (1463), 44-a jarkolekto, 16-an de decembro 1968.
Danĝeraj bestoj: N-ro 10 (1473), 45-a jarkolekto, 16-an de junio 1969.
Vintro: N-ro 18 (1481), 45-a jarkolekto, 16-an de decembro 1969.
Festo en Zoo: N-ro 6-7 (1487), 46-a jarkolekto, 16-an de aprilo 1970.
Muŝa karaktero: N-ro 8 (1649), 55-a jarkolekto, 30-an de majo 1979.