Mi konfronte staris al terur' milita.
Antaŭ vi, Francisko Goya, knab-interno
ekvipita estis per dolor' subita,
kaj vizaĝo senmoviĝis pro konsterno.
Travivaĵ' timiga, ĝis nun nekonata,
ĥaosegon naskis en rigard' kompata.
Mi patrinon, eble jam mortintan, vidis
per barbaraj manoj forportatan brute.
Kaj apude — jen infano timrigidis;
tiun fikse ekrigardis mi tutmute.
Majstro, vin konsternis la patrina morto,
min — infanon tiam - pli infana sorto. —
Resanigis temp' cikatron en la koro,
sed plenaĝo at mi novan sperton donis.
Jen homar' skuiĝis en militdoloro,
incitita mond' en sanga bano dronis:
Kvazaŭ de l' homara frenezec' akuzo;
krimoj antaŭ mi defilis en konfuzo:
Voĉo de alarmsirenoj, urbruinoj,
kanonado, bruo de atakoj tankaj,
timo, senespero, febraj halucinoj,
homa karn' ligita per bandaĝoj blankaj.
Sed el ĉi ĥaoso, ĉi miksaj' malĝoja
min rigardis ĉiam la infan' de Goya.
Vi, infanoj, kvankam korpe la plej etaj,
estu atentigo al homkonscienco!
Diru al tutmondo per rigardoj petaj,
ke milito estas kontraŭ vi atenco!
Kaj aŭdigu ĉiuftanken voĉojn viajn:
„Homoj, ne mortigu la gepatrojn niajn!"