Besarabia legendo: Infera Muzikanto. - El la rusa lingvo tradukis K. Boguŝeviĉ - infera.htm

Besarabia legendo:

Infera Muzikanto.

El la rusa lingvo tradukis K. Boguŝeviĉ

En la ĉirkaŭaĵo de Kiŝinevo oni povas vidi grupon de ŝtonoj, stare dismetitaj rondoforme. En la centro de ĉi tiu originala rondo staras ŝtono, superanta ĉiujn ceterajn per sia alteco. La scienculoj nun ankoraŭ disputadas pri tio kian difinon havis ĉi tiuj ŝtonoj, en kies dismeto estas videbla evidenta intenco. Kio tio ĉi estas: ĉu altaro por idolistaj oferdonoj, aŭ monumento kreita de antaŭhistoria homo por la honoro de venko kontraŭ malamiko? La demando restas nesolvita, ĉar la scienculaj eldirantaj kontraŭajn opiniojn, konsentas pri unu sola: neniu el ili povas pruvi sian certigon per skribaj dokumentoj.

Sed la popola fantazio ilin ne bezonas, kaj tial fariĝis legendo, klariganta la devenon de ĉi tiuj ŝtonoj en la plej kontentiga maniero, almenaŭ por la spiritoj ne tre esploremaj. Jen la legendo:

Vivis iam en la lando vilaĝa svatistino, al kiu en iu bela tago ekŝajnis, ke el Sergej kaj Praskovja estus farebla bonega paro. Venis la svatistino al la gepatroj de la unua, paroladis pri tiu aŭ alia afero, kaj ŝi ekvidis, ke ili nenion havas kontraŭ la intencita edziĝo. Venis la svatistino al la gepatroj de la dua, paroladis ankoraŭ pli multe — kaj ŝi vidis, ke la afero per la lango aranĝigas. Ĝojas la svatistino, ĝojas la gepatroj, ĝojas la fianĉo kaj la fianĉino. Ili faris edziĝofeston, kiu estis bonega, malsobra kaj gaja. Ĉeestis multege da homoj, kaj la gastoj ĉiuminute kriis: „Maldolce" (1) En la komenco estis ankoraŭ iom da ordo, kaj dum la ĉeestado de la bienulo la gastaro ne tro libere kondutis, kaj nur la junularo dancadis ĝis senfortiĝo, kaj tiel bone, ke tio estis tre rigardinda. Ĉiuj knaboj estis altaj kaj belaj: la knabinoj aspektis pliĉarmaj unu ol la alia. Kiaj harligoj, kiaj rubandoj, kiaj diverskoloraj jupoj brilantaj per arĝentaj ornamaĵoj!

Baldau la bienulo forveturis hejmen, kaj restis nur la pastro, kiun la popolo tre amis, sed, rigardante lin kiel „proksimegulon", ĝi neniom ĝenis sin antaŭ li. Kaj la edziĝofestaj gastoj donis al si plenan liberecon. Multaj tie kuŝiĝis; la ceteraj, pli fortaj, estis reirontaj hejmen nur post la noktmezo kaj decidis akompani la pastron ĉiuj amase. Dum la vojiro kantoj, ridego, parolado kaj bruego! Ili pasas antaŭ tombejo, kaj la pastro diras al la amaso:

— Silentigu, sinjoroj! Ne rompu la kvietecon de ĉi tiu loko: ĉi tie estas mortintoj!

Sed oni scias, ke por ebriuo la maro estas alta nur ĝis la genuoj (2); tial la bando lasis la dirojn de la pastro pasi tra la oreloj. Malfeliĉe apud la tombejo estis loko libera, kaj tiel ebena, ke al ĉiuj festantoj la piedoj ekmoviĝis mem, kaj raŭkaj voĉoj postulis „dancadon", sed neniu havis balalajkon (3). Tamen tio ne malhelpis al la tuta bando, ĉirkaŭi la pastron kaj, preninte la manojn reciproke, dancadi en la plej fervora maniero.

Subite el la ĉielo ekbrilis helega fulmo, kaj en ĝia lumo oni vidis, kvazaŭ malfermiĝus la tero, donante eliron al Satano, kiu portis kun si la mankantan balalajkon. Malvolvinte flanken sian longan voston, Satano etendis siajn flugilojn kaj komencis ludi per la balalajko ian inferan melodion. La homoj volis forkuri de la terura muzikanto, kiu estis aperinta ĝuste en la mezo de la rondo, sed ili tute ne povis! Ĉies manoj kvazaŭ kunligiĝis reciproke, kaj la piedoj obeis nur al la diabla muziko, kies rapideco konstante grandiĝis. Fine, malfacile spirantaj pro laciĝo, la dancantoj kiel turnovento rondiris ĉirkaŭ Satano; kiu moke ridetis kaj takte svingis la vosto.

Dum ĉi tiu tuta nokto koleris la ĉielo, ventego bruegis, kaj je la mateno homoj, irantaj laboradi, terure ekvidis fantomojn, kiuj furioze rondiris ĉirkaŭ la senmova pastro. Satano ien malaperis, sed la infera dancado tamen daŭris dum dekdu monatoj. Dio fine kompatis al ĉi tiuj malfeliĉuloj kaj en la datreveno de la edziĝofesto faris ilin kaj la pastron senmovaj ŝtonoj. Ĉar la dancantoj faris sub si kavojn per siaj piedoj, kaj pro tio ili estis profundiĝintaj en la teron, nur la pastro sola restis sur la antaŭa loko, kaj ĉi tiu alta ŝtono longe ankoraŭ memorigos la homojn, ke la mortintoj postulas trankvilecon.


Notoj
(1) Popola moro, per kiu la gastoj pastulas, ke la novaj geedzoj sin kisu reciproke, por ke estu pli dolĉa la vino aŭ brando, kiun ili trinkas en la momento.
(2) Popoldiro signifanta, ke por tia homo, perdinta la konscion, la maro ŝajnas, ne pli alta ol ĝis la genuoj; ĉio estas permesita.
(3) Korda muzikilo.
El: La Praktiko, n-ro 1 - 2, (183-184) 17-a jareldono, Januaro-februaro 1953.
(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: