Iv. Cirulnikov
Inspiro.
(Fabelo)
Tradukis: El la rusa:
A. Sidorov.

Vivis unu Poeto. Li estis tre bona, gaja Poeto. Kaj probable pro tio, ke li estis juna kaj gaja, ofte vizitis lin Inspiro. Ĝi vena­dis al li hejmen, rapidis kun li al tramo, nutris cignojn sur la lago en urba parko. Kune ili sidiĝis ĉe la tablo. Antaŭ tio la Poeto vigle parolis: "Ni laboru". "Jes -",­respondis la Inspiro - "ni laboru." Kaj ili laboris. Sub la sorĉa plumo de la Poeto reviviĝis homoj, kiuj iam iradis sur la tero kaj kiuj irados, bruis ventoj kaj ridis la suno. La Poeto parolis dankeme: "Kun vi estas facile labori. Sed vi neniam paro­las pri vi mem. Mi eĉ ne estas certa, ĉu mi ĝuste scias vian nomon." "Tio ne gravas -" respondis la Inspiro. - Iafoje oni nomas min Deziro por labori. Sed tio ne gravas." "Mi tre amas vin -", diris la Poeto. - "Kiam mi pensas pri vi, al mi ŝajnas, ke vi estas virino kaj mi volas kisi vin." "Ne maltrankviliĝu -" respondis la Inspiro. - "Mi kisos vin, se vi tion volas."

Kaj la Inspiro kisis lin. Ĝi ne estis ja virino kaj ne sciis, kio estas koketeco.

Foje la Inspiro frapis al la pordo de la Poeto. Sed neniu malfermis. En la domo aŭdigis sonoro de vitro kaj kupro. Fine eliris la Poeto kaj diris: "Ĉu vi scias, mi estas diable okupita. Venu morgaŭ." "Bone" - diris la Inspiro. - "Mi venos morgaŭ. Hodiaŭ ĉe vi estas gastoj." "Jes, hodiaŭ venis al mi gastoj. Hodiaŭ venis al mi Sukceso kaj Gloro." "IIi plaĉas al vi!" "Jes -" respondis la Poeto - "la Sukceso estas kara maljunulo. Li ĉiam tiras sin al mi por ĉirkaŭbrakumi, sed lia barbo estas pika kaj tiel agrable tiklas. Li suferas de la anhelo, laciĝas kaj ofte restigas min kun la Gloro.... - la Poeto konfuziĝis, ruĝiĝis kaj aldonis - la Gloro estas tute juna, facilrompebla, sed ĝi estas tiel aminda!"

"Tio estas bone, ke vi havas tiajn ami­kojn" - diris la Inspiro. - "Mi estas tre ĝoja. Mi venos morgaŭ, se vi tiel deziras." "Nur vi ne koleru" - diris la Poeto. "Ne, mi povas kisi vin." Kaj la Inspiro kisis lin, ĉar ĝi ne estis virino kaj ne scipovis ĵaluzi.

La sekvan tagon ĉe la Poeto okazis bankedo kaj li denove estis okupita. Li dancis kun la Gloro kaj ĉiuj trovis, ke tio estas brila paro. Oni donacis florojn al ili. La Gloro estis vere tre juna kaj ĉarma. La Poeto iris preter la Inspiro kaj ŝajnigis, ke li ne rekonis ĝin, aŭ efektive li ne rekonis; li dancis ja kun la Gloro kaj lia kapo estis delogita ...

Poste li diris: "Mi laĉigis." Li forveturis al marbordo, kaj la Gloro estis kun li. Ofte ili sidis ĉe tableto sub palmoj. La palmoj kreskis en bareloj. Tien oni ĵetadis cigaredstumpojn. Baldaŭ la Gloro forve­turis kun la alia. Ja ne ĉiu Gloro estas fidela. Kaj la Poeto restis sola. Sur liaj temploj aperis grizaj haroj kaj tremis la manoj. La Poeto rememoris la Inspiron kaj pensis: "Verŝajne ĝi perfidis min." Sed kaŝe la Poeto esperis, ke ĝi venos.

Sed la Inspiro ne venis, ĉar ĝi ne estis virino kaj ne scipovis pardoni.

Notoj

Iv. Cirulnikov,
(ni ne havas informojn pri li).
El: Heroldo de Esperanto, Belgio,
n-ro 3 (1412), 42-a jarkolekto, 16. februaro 1966.
Redaktoro: Ada Fighiera-Sikorska.