F. W. Buenting: La interna ideo -Muziko: Kantebla laŭ melodio el la 9-a simfonio de Beethoven. - interna.htm

F. W. Buenting:

La interna ideo

Muziko: Kantebla laŭ melodio el la 9-a simfonio de Beethoven.

En la tera homa koro:
semo el ĉielsubstanc',
spiriter', al kies gloro
nin trabili estu ŝanĉ'!
Ĝi instigas niajn agojn.
al maŝin' ja mankas ĝi!
Ĝi lumigas niajn tagojn:
tial estas homoj ni!

Frato, kiel ajn kolora,
naskiĝint' el ia gent'.
vi al mi ne estas fora:
ligas nin la sama sent'!
Ni klopodu nin kompreni
per komuna komprenil'!
Ĉesu la ignor' ĉagreni:
Sama Di' nin nomas fil'!

Notoj
F.W.Buenting, - ni ne havas informojn pri la verkisto, sed eble li estas el New Zealand.
Esp-teksto el: La Praktiko, N-ro 1 (123), Januaro 1948. - Redaktoro Teo Jung.


(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: