Wilhelm Busch: Zu Neujahr - Je Novjaro (esperanto) - jenovjaro.htm

Wilhelm Busch:
Zu Neujahr
Je Novjaro

Tradukis: Manfred Retzlaff.

Zu Neujahr.

Will das Glück nach seinem Sinn
Dir was Gutes schenken,
Sage Dank und nimm es hin
Ohne viel Bedenken!

Jede Gabe sei begrüßt,
Doch vor allen Dingen:
Das, worum du dich bemühst,
Möge dir gelingen!

Je Novjaro.

Se Fortun’ regalas vin
lau bontrovo sia,
danku vi kaj prenu ĝin
sen skrupulo ia!

Ĉiu don’, bonvenu ĝi,
sed ja antaŭ ĉio:
kion plej deziras vi,
realiĝu tio!

Notoj
Traduko de la Germana poemo “Zu Neujahr” de Wilhelm Busch (1832-04-15 – 1908-01-09) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, (1938- 11-04) en 1999-01.

Wilhelm Busch (1832-04-15 - 1908-01-09).
germana verkisto.