La trajno haltas, kaj la konduktoro malfermas la kradpordon de triaklasa platformo. Malgranda dikmalalta viro eliras ŝanĉeliĝe, ebria kaj bona. La ŝvito faras riverojn fluante tra liaj frunto kaj vangoj, kaj li trenas la tradician vojaĝsakon kies maldikeco buligas ĉe unu rando. Longforma korpo kaŝiĝas tie. Ĉi estas la tradicia litrobotelo. La viro havas la nomon Johano kaj estas unu el la plej bravaj viroj de la provinco Smolando.
Li povas sin teni rekta nur malfacila. Li iras kun fleksiĝantaj genuoj kaj kurba dorso, preskaŭ falas de tempo al tempo kaj rigide rigardas kun senlime malvigla aspekto tra la smolandaj fostpinoj, kiuj ĉirkaŭbaras la malgrandan stacion. Tiu regiono estas por li universa, ĉar liaj pensoj ne povas atingi pli vasten ol ĝis la plej proksima urbo, kiu situas en distanco de unu mejlo, kaj estas ĉirkaŭbarita de similaj arboj. Kaj tiu urbo kun siaj foirtagoj estas ora lando kun porkaĵoj kaj viando kun haringoj kaj unu alkoholkomerca kompanio. Ĉe la foiro ĝi inspiras al li malklaran imagon pri cirko kaj amuzoj kaj gurdo kaj harpoj kaj trombonoj en la paradizo de smolandanoj.
Jen li venis hejmen de ordinara foirtago kaj apenaŭ vekiĝinta el la dormo en la kupeo, li orientas sin, dum la ŝvito torentas en la sulkoj de la vizaĝo kaj salivo miksita kun maĉtabako fluas el la buŝanguloj sur la ruĝflavbluverdnigroblankan lanan koltukon kaj la duoble butonitan veŝton, kie pompas arĝenta ĉeno kun la streĉilo de la horloĝo kun tenilo el kvadrata arĝentlameno - la sola heredaĵo de l' patro.
El kupeo de la unua klaso oni aŭdas: "Ke oni permesas al tiuj uzi la trajnon."
Mi volus, ke mi povus alpaŝante depreni plumornamitan bireton kaj trenante
la plumon en la sablo, diri kun klinita kapo kaj mano sur la koro:
„Bela virino! Pardonu migranta kavaliron, sed tio estas nur Johano kiu havas iom da vaporo en la kapo, kaj tio estas lia rajto ĝuste nun. Li ne dancis ĝis laciĝo, li ne falas sub honorinsignoj, ne per turniroj li varmiĝis ĉi tiel por la honoro aŭ la koloroj de iu fraŭlino.Sed li ŝargis lastnokte sola tutan fervojvagonon per dikaj traboj. Estas tutsimple diabla viro. Bela virino, mi salutas vin."
Sed kiam sonas la fajfilo kaj foriras la trajno, mi vidas; ke ŝi ne estas juna virino, sed maljuna fraŭlino kun ĉapelo ligita sub la mentono kaj vizaĝo, en kiu la vivo fosis eĉ pli profundajn sulkojn ol en tiu de Johano, kvankam la kaŭzoj estas aliaj.
La trajno do foriras kun la maljuna virino kaj ŝia indigno.
Johano restas sur la perono. Li rigardas malvigle la lokomotivan vaporon, kiu kelkajn sekundojn restas ondante interne de la barita teritorio de la stacio, kaj poste li direktas sin al la ŝoseo. Li ridetas al si ĉar li estas feliĉa. Li ne aŭdis eĉ unu malican vorton, li estas ebria kaj ĝoja kaj pacema kaj li forgesas ke la laboro morgaŭ ree komenciĝos.
Johano pene atingis sian vojon al la domperono. Tie staras la edzino kaj vidas kiel estas. Sed ŝi ne kverelas, kiel farus la plej multaj edzinoj en la sama situacio. Ŝi nur diras al la infanoj: „Jen, la patro estas hejme kaj nun vi eliru, ĉar la patro dormos." Ŝi helpas al li supreniri la ŝtuparon kaj eniri la ĉambron, savas la vojaĝsakon kun ĝia litrobotelo. Johano falaĉas en la benkliton kaj ekdormante eniras Nirvanon, kian mi kaj vi malfacile imagas. Ĉar ni havas ja nervojn, oni diras, — dum Johano havas nur unu nervon. Unu ekstremon li havas en la kapo, sur la alia li sidas. Sekve unu nervo kvazaŭ kablo. Almenaŭ li malatentas, ke ĝi havas branĉojn.
Johano dormas, kaj la anĝeloj de paco ŝvebas ĉirkaŭ lia kuŝejo.
Jen aŭdu la historion de Johano kaj pro kio mi malenvias lin pro la ebrieto. Johano estas filo de kamplaboristo dekomence. 22-jara li edziĝis kun kamaradino de la konfirmacia instruo, kiun li trovis taŭga por edzinigo. Ili iris kelkajn jarojn tenante la manojn unu de la alia aŭdante la kanton de la sango, kiu aŭdiĝis ĉiam pli proksime — kaj dum la danĝera tempo de fojnorikolto — vi komprenas — la fojnejoj, kie kantas la griloj, la longaj kaj varmetaj noktoj kaj la forto, kiu ŝveligas la muskolojn. Do tiu afero estas preta — kaj tial Johano edziĝis, li kiu povis levi relon prenante ĝin meze, kaj iri kun barelo da sekalo supren laŭ la ŝtuparo de la muelejo, mem svinginte ĝin sur sian nukon.
Nun venis la bonaj tempoj. Fariĝis veturigado de lignokarboj kaj forhakado de arboj en granda skalo en tiu malproksima, malriĉa paroĥo. La mastarboj falis unuaj, poste en vico sekvis la mezgrandaj arboj kaj laste la minfostoj, laŭ milionoj da futoj. La segejoj laboris, kaj la malriĉuloj perlaboris monon sed la riĉuloj profitis pli, ĉar ili ja iniciatis la laboron.
Sur deklivo glacikovrita la ŝarĝvetuilo de Johano renversiĝis. Li falis sub ĝin kaj rompis sian dekstran brakon kaj lia hirta ĉevalo kiun li aĉetis por 90 kronoj, tiel difektiĝis, ke li devis vendi ĝin al buĉisto por nur 45. Sed post dek kvar tagoj Johano aĉetis novan ĉevalon kaj kun la dekstra mano en bandaĝo li ŝarĝadis per la maldekstra — kaj tamen temis pri trunkoj, kiuj havis dekdu colojn ĉe la maldika ekstremo. La minfostoj estis kvazaŭ alumetoj — kaj kiam li veturigis karbojn, li sidis antaŭe sur la karboveturilo, nigra kiel maŭro, kaj kantis ĉe la vojkurbiĝoj, dum la nova ĉevalo trotis kiel sur vetkurejo kaj la glacio ŝprucis sub ĝiaj hufoj.
Estis bele vidi la procesion de karboĉaristoj, kiel ĝi eliris kiel nigra serpento el la blanka arbaro. Vaporis de la malgrandaj ĉevaloj kaj la karbopolvo ŝvebis kiel fumo super kaj post ĉio. Sed tio ne apartenas efektive al mia rakonto.
Sed iom post iom la profito malpliiĝis. La konkurenco pligrandiĝis. La veturigistoj vendis siajn ĉevalojn kaj komencis la laboron de ŝarĝado ĉe la fervoja stacio.
Johano iris al la stacio, parolis kun la estro kaj petis ke li sola ŝarĝu. Ordinare estis necesa du personoj por ŝarĝi unu vagonon da trunkoj, reltraboj aŭ tabulegoj. Li akiris permeson — kaj jen ni estas tie. Nun li ŝarĝas tute ne laŭ normala labortago 8-hora, sed kiel pli malpli libera homo, kiam kaj kiom plaĉas al li. Ŝarĝante li perlaboris propran domon kun ĝardeneto kaj kampo de terpomoj antaŭ ĝi. Li ne volas kamaradon, ĉar li volas fidi nur sin mem. Li ŝarĝas du vagonojn en ĉiu tagnokto, ĉar en lia malgranda korpo de fortegulo la tuta persista energio de Smolando estas koncentrita.
Se vi eliras meze de la nokto sur la ŝarĝejon de la malgranda stacio, vi povas esti sufiĉe certa pri tio ke vi vidos kontraŭ la aero super la nigra konturo de la minfostoj la silueton de Johano kun unu ekstremo de trunko sur sia fera dorso. Kiam liaj du vagonoj estas plenŝarĝitaj li iras hejmen kaj ĝuas ripozon kelkhoran.
Sed kiam li vekiĝas la artikoj rigidiĝis. Li sentas kvazaŭ li estus katenita, kaj li puŝetas la edzinon:
„Kristino, nun mi devas ellitiĝi! Sed mi ne povas movi eĉ unu artikon! Vi devas helpi min!"
Kaj Kristino ellitiĝas kaj tiras sian edzon el la lito. Tie li staras kun rigidaj kruroj kaj kun dolora dorso, dum Kristino vestas lin per la lana kamizolo kaj helpas lin surmeti la pantalonon kaj la veŝton kaj laĉas al li la botojn. Kaj povas okazi, ke ŝi devas ĉirkaŭkonduki lin kelkfoje en la ĉambro, antaŭ ol li estas tia ke li povas helpi sin. Tiam li ricevas sian pakaĵon kun la manĝoprovizo kaj ekforiras.
Sed kiam li alvenas la stacion en la dormoplena mateno kaj metas sian
larĝan dorson sub reltrabon kaj ekiras pene supren laŭ la ŝanceliĝanta irtabulo, li estas denove Johano, kiu estas smolandano kaj ne konas malhelpon. Se li nur ekŝvitas kaj sukcesis ekmovi sian maŝinon, li funkcias kiel horloĝa mekanismo. De lundo ĝis sabato.
Sed sabate foje okazas, ke li devas iri en la urbon, por fantazio kaj narkoto. Kiu envias al li tion?
Li plenumis siajn devojn al si kaj al sia familio. Lia dometo estas bela kaj ĉirkaŭ ĝi kreskas nutraĵoj el la malriĉa sablo smolanda. Kaj ankaŭ iom da kalenduloj kaj peonioj por la animo. Kaj lavendo por la vizito al la preĝejo.
Dimanĉe ili iras al la preĝejo, Johano kaj Kristino. Johano marŝas du tri paŝojn antaŭe, ĉar li estas la viro kaj poste venas Kristino kun ambaŭ infanoj ĉe la manoj kaj kun tria, kiu faras ŝian haŭton flava kaj la paŝojn treniĝantaj.
Sed Johano ne pensas pri tiaj aferoj. Li sidas sur la plej malproksima benko dum iom da tempo kaj poste li eliras inter la tombojn, aŭ al la paroĥa kunvenejo kaj regalas per maĉtabako — aŭ li iras al la staloj kaj babilas kun la kondukistoj de la bienaj kaleŝoj kaj ricevas guton el iliaj dimanĉaj litroboteloj.
Povas esti, ke ankaŭ Johano kunhavas malgrandan bluan botelon kaj povas reciproki. Ĉar li perlaboris sian brandon eble pli honeste ol la kaleŝistoj de la grandbienoj.
Lunde matene estas malfacile ekmovi lin. Povas esti, ke Kristino devas eĉ froti liajn brakojn kaj krurojn. Se li ripozus dum unu tago, li ŝtoniĝus kaj la bontemplanoj en la paroĥo dirus: — Ankoraŭ unu viktimo de la brando. Sed Johano ne ripozas. Kaj li faras nenion malbonan. Johano estas unu el la plej honestaj homoj, kiujn mi konas.