Pacon por ĉiuj(esperanto) - judino.htm

Pacon por ĉiuj, kiuj ne estas de bona volo!

Preĝo, skribita de germana judino, kiu transvivis la koncentrejon

(El: Frankfurter Hefte, trad. el germana).

1.

Pacon por tiuj, kiuj ne estas de bona volo,
ke la venĝo finiĝu kaj ke oni plu ne parolu pri puno.
Ni parolu pri la amo;
aŭ pli bone: ni silentu ankaŭ pri la amo, ĉar ĝi sola povas fari ĉion.

Tute sola ĝi ĉion ordigos.
Nur ĝi povos krei ordon,
ordon, kiu estas bona kaj bela,
ne ordon, akiritan per trudo,
nek per venĝo kaj krudeco,
ĉar tio ne estas ordo.

Kiu homo, ho Dio, juĝos pri la faritaj maljustaĵoj?
Kaj kiu povas venĝi niajn martirojn?
Ĉar la krimoj estis neimageble kruelaj,
ili transpaŝis la limojn de la homa prudento
kaj tiujn de la homa fantazio,
kaj estas tiom da martiroj;
tro multaj, kaj tro multaj senkulpaj martiroj, kiuj suferadis.
Ne pesu, Dio, iliajn dolorojn kaj ne metu ĉi tiujn sur la ŝultrojn de la ekzekutistoj.
Ne faru ĉi tiun teruran kalkulon, ho Dio,
faru alian kalkulon,
kaj skribu sur la konton de la ekzekutisto kaj de la perfidulo kaj de la denuncinto
kaj de ĉiuj malbonaj homoj, skribu sur ilian konton:
ĉiun kuraĝon kaj ĉiun forton, montritajn de homoj,
la toleremon kaj la dignecon,
kaj la ĉiutagan laboron - malgraŭ ĉio -

2.

kaj la neniam paliĝintan esperon,
kaj la rideton, kiu, se oni volas, sekigas la larmojn,
kaj la amon kaj la oferojn,
la nomojn, kiuj ne estis nomataj,
kiuj ne estis denuncataj,
la timantajn, disŝiritajn, sed ĉiam fortajn korojn
- la ĉiam fidantajn korojn,
fidantajn antaŭ la morto kaj dum la morto.
Kaj eĉ la turmentoj de la plej malfortaj inter la malfortuloj,
la senpoveco de la plej malfeliĉaj,
la teruraj timoj, senespero kaj angoro,
ĉiu mizero, tie spertita,
estis suferataj humile.
Estas tio, ho Dio, kio devas esti enkalkulata,
kio devas pezi por la pardono,
pezi por la savo kaj la reviviĝo.

La bono devas esti kalkulata, ne la malbono.
Kaj niaj malamikoj devas pensi pri ni, ne kiel pri viktimoj;
ili ne devas timi nian ombron,
ili prefere forgesu siajn falsajn ideojn
kaj ne plu estu malsaĝaj.
Tio estas ĉio, kion oni atendas de ili.

Kaj tiam ni, kiel homoj inter homoj, kune vivos.
Pacon sur la tero por tiuj, kiuj estas de bona volo,
kaj ankaŭ por ĉiuj aliaj.

Notoj
El: La Praktiko.
N-ro 12 (266), 23-a jarkolekto, decembro 1959.