Christian Morgenstern: Justa Vivo (esperanto) - justa.htm

Christian Morgenstern:

Justa Vivo

Tradukis: J. Robertson.

Mi ne kredas pri la maljusteco;
La evento okazadas prave!
Argumenti pri la tut-blindeco
De la vivo, ŝajnas al mi sklave!
Eĉ se stultaj uloj kune trotas,
Ilin ja la vivo ekzamenas.
Iom-post-iome spertoj frotas
Ilin, se necese, eĉ katenas!
Nek malbona, blinda, nek malĝusta
Estas vivo, sed ĉiele justa!

Notoj

Christian Otto Josef Wolfgang Morgenstern (6.5.1871 - 31.3.1914), germana poeto.
El: La Praktiko, n-ro 5 (187), 17-a jaro, majo 1953.