Annette von Droste-Hülshoff:

Germana teksto: Mit einem Feldblumenstrauß
Esperanto-traduko: Manfred Retzlaff.

Germana teksto.
Mit einem Feldblumenstrauß

Und ob der Maien stürmen will
mit Regenguß und Hagelschlag
wie ein verspäteter April:
er hat doch einen schönen Tag.

Hat einen Tag, der schlimme Mai,
viel lieber als das ganze Jahr,
und wo es schien mir einerlei,
ob trüb der Himmel oder klar.

Und ist er trübe auch, ich fand
mein Sträußlein doch in Wald und Ried
und kann doch küssen deine Hand
und sagen dir ein schlichtes Lied.

Esperanto-teksto.
Kun bukedo de kampfloroj

Kaj kvankam estas ŝtorma Maj’,
pluvegas kaj eĉ hajlas ĝi,
ja tamen estas bela kaj
ĝojiga unu tag’ por mi.

Ja estas unu tago de
ĉi aĉa Majo kara pli,
ĉu brilas la ĉiel’ aŭ ne,
egalas tio ja al mi.

Ne povis ĝi deteni min,
kampflorbukedon trovis mi, *)
kisante vin, mi donas ĝin
kun tiu simpla kant’ al vi.

Notoj
*) aŭ: bukedon mian trovis mi.

Annette von Droste-Hülshoff, (10.1.1797-24.5.1948). Germana aŭtoro.

Germana teksto: Mit einem Feldblumenstrauß
Esperanto-traduko: Manfred Retzlaff.



(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: