Erika Engel-Wojahn: Kiam la kandeloj estas bruligitaj - Sind die Lichter angezündet (esperanto) - kandeloj.htm

Erika Engel-Wojahn:

Kiam la kandeloj estas bruligitaj
Sind die Lichter angezündet

Tradukanto: Manfred Retzlaff... el la germana originalo.

Sind die Lichter angezündet.

Sind die Lichter angezündet,
Freude zieht in jeden Raum:
Weihnachtsfreude wird verkündet
unter jedem Lichterbaum.
Leuchte, Licht, mit hellem Schein,
überall, überall soll Freude sein.

Süße Dinge, schöne Gaben
gehen nun von Hand zu Hand.
Jedes Kind soll Freude haben,
jedes Kind in jedem Land.
Leuchte, Licht, mit hellem Schein,
überall, überall soll Freude sein.

Sind die Lichter angezündet,
rings ist jeder Raum erhellt;
Weihnachtsfriede wird verkündet,
zieht hinaus in alle Welt.
Leuchte, Licht, mit hellem Schein,
überall, überall soll Freude sein.

Kiam la kandeloj estas bruligitaj.

Kiam la kandeloj estas
bruligitaj, ĝojas ni;
kaj kristnaske homoj festas
sub la bril’ de lum-abi’.
Lumu hela lumo vi,
estu ĝoj’, estu ĝojo ĉie ĉi.

Dolĉaj ajoj, donoj belaj
estas nun en ĉies man’.
Ĝoju en la ĉambroj helaj
plenkreskulo kaj infan’.
Lumu hela lumo vi,
estu ĝoj’, estu ĝojo ĉie ĉi.

Kiam bruligita estas
ĉie lumo de kandel’,
ĝojo en la koroj restas,
monden iras tiu hel’.
Lumu hela lumo vi,
estu ĝoj’, estu ĝojo ĉie ĉi.

Notoj
Verkita de s-ino Erikino Engelo-Vojano (Erika Engel-Wojahn, 21.09.1911 – 06.07.2004) Esperantigis: Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, *04.11.1938) en 2005-09-11 laŭ la origina germanalingva teksto.

(Vidu: http://www.literaturport.de/index.php?id=26&no_cache=1&user_autorenlexikonfrontend_pi1%5Bal_aid%5D=2699&user_autorenlexikonfrontend_pi1%5Bal_opt%5D=1)


Melodio de Hans Sandig: Aŭdu: http://ingeb.org/Lieder/sinddiel.html
Ĉi tie: Kun afabla permeso de Manfred Retzlaff, DE-59302 Oelde, Germanio.