![]() Armando Palacio Valdes Vivo de Kanoniko. Tradukis: H. Castel. |
|---|
|
La ideoj de mia onklo Don Sebastian pri la asketismo de la kanonikoj estis multe pli formalaj ol tiuj de Pachon de la Quintana de Arriba. Nenia hezito tiurilate: li ja konis la aferon. Por li, la bildo de kanoniko elvokis senfinon da situacioj komfortaj, agrablaj kaj sukoplenaj. Se oni parolis pri vino maljuna kaj velurdolĉa, li nomis ĝin "vino de kanoniko"; se temis pri ĉokolado supernorme bongusta, "ĉokolado de kanoniko"; se pri matraco mola kaj in de remburita, "matraco de kanoniko". Dum sia tuta vivo li enviis la altan ekleziularon kaj bedaŭregis, ke lia patro ne dediĉis lin al la pastreco, anstataŭ konfidi al li komercon de ladaĵoj, kiun lii havis en la teretaĝo de la domo. Ĉar se li estus sendita al la Seminario, eble li estus nun kanoniko. Kial ne? Ĉu ne estis kanoniko lia kuzo Gaspar, kiun oni rigardis kiel stultulon en la lernejo? Estas vere, ke la maniero, laŭ kiu lin traktis liaj du fratinoj, ne estis speciale taŭga por peli el lia karno apetitojn neniam satigitajn. Ili estis ja senkompataj, tiuj du fratinoj, kiujn lia patro postlasis al li kun la komerco de ladaĵoj. Oni ne scias, ĉu ili intencis riĉiĝi koste de sia frato, aŭ ĉu ili pensis kun teruro pri lia morto kaj pri la neceso cedi la komercon, aŭ - kiu scias! - eble pri lia edziĝo. Ĉar kvankam mia onklo Don Sebastian neniam montris inklinon al edziĝo, iam tamen povus lin kapti ia sentaŭgulino. Virino, kiu edziniĝas al viro havanta du fraŭlinrestintajn fratinojn, nur povas esti sentaŭgulino. Ĉiel ajn, tiuj du fratinoj domaĝis al li la panon, la viandon kaj la vinon, la ciron por la ŝuoj, la tualettukojn por sin sekigi, kaj eĉ la akvon por sin lavi. Kaj tiel ili transpasis triope la aĝon de 40 jaroj. Don Sebastian, kiun la Naturo dotis per temperamento mola kaj ĝuema, permesis al si laŭokaze, kaŝe de tiuj du fatalaj furioj, kelkajn regalojn. Iufoje li iris kun don Hermenegildo, la piloto, al Moral, por manĝi korbeton da markrustuletoj kaj trinki kelkajn litrojn de cidro; aŭfoje enŝovigis, je la 11-a, en la butikon de la Cazana, por gustumi farĉitan pasteĉon kaj duonan botelon da vino de Rueda, aŭ eniris posttagmeze la kafejon Imperial kaj mendis fragoŝorbeton. Sed pri ĉiuj tiuj "atencoj" informiĝis sekvantan tagon la du acidaj virguli noj. Ilia polico estis pli ekzakta kaj fidela ol tiu de la sultano de Turkujo: Dio mia, kia skandalo! Kia piedfrapado! Kiaj timigaj malbenoj! En certa kazo, unu el ili eĉ regalis lin per terura bato de balailo sur la kapon. Por ĉiuj tiuj malplezuroj sukcesis sin venĝi en unu fojo mia onklo don Sebastian. Iun tagon li supreniris de la magazeno kun letero en la mano. Ĝi estis de la kuzo Gaspar. Li skribis, ke li libertempis en Oviedo kun la Sinjoro Episkopo, kiu antaŭ ol esti nomita episkopo, estis lia kamarado kaj intima amiko en Leon; li samtempe sciigis ke, per la veturilo de la sekvonta tago, li venos viziti ilin kaj pasigos kun ili unu aŭ du tagojn. La konfuziĝo, kiun tiu informo kaŭzis al la du fraŭlinoj, estis nepriskribebla. Gastigi la ĉefdiakonon de Leon, intiman amikon de Sinjoro Episkopo, ĉe kies tablo li estis allasata, kaj al kiu li laŭdire diris "ci" sekrete! Ili ne plu memoris pri tiu kuzo Gaspar, por kiu - en liaj knabaj jaroj - ili rekudris la pantaloneton, por ke lia patrino ne punbatu lin, kaj kiun ili mem tiom ofte vangofrapis, nomante lin animalo. Por ili nur ekzistis nun eminentegulo, superplena de teologio kaj respektindeco. Post la unua impreso de konsterniĝo, eksplodis en ambaŭ fraŭlinoj impona hejma aktiveco. Ili demetis siajn korsetojn, envolvis siajn harojn en tukojn, kaj komencis mem ordigi la ceremonian ĉambron. La granda lito el palisandro, kun pavilono kaj kovrilo el karnoroza damasko, estis objekto de detala ekzameno. Oni zorgeme batadis la matracon kaj kusenojn; oni metis broditajn littukojn el delikata batisto, kiuj neniam, de memorebla tempo, forlasis la ŝrankon, kaj etendis, laŭlonge de la litflanko, tapiŝon donace alportitan el Manilo de alia kuzo, jam mortinta. La servistinon oni sendis en diversajn direktojn. Al la kukejo de Nepomuceno por mendi torton, garnitan duone per migdaloj, duone per borago; al Facunda, la fiŝvendistino, por aĉeti kelkajn dekduojn da ostrojn liverotajn je la 11-a matene precize; al la vitrofabriko, por petegi don Napoleon, la submastron, ke li eliru je tagiĝo por ĉasi kelkajn perdrikojn, ktp., ktp. Mia onklo don Sebastian observis tiujn preparojn kun respektoplena atento, sed ne kuraĝante eldiri vorteton. Estus sufiĉinta la plej eta frazeto, por aŭdi nomi sin ansero, kaj li tute ne deziris servi kiel preteksto por tia zoologia komparo. La sekvantan matenon, li dedicis tute specialan zorgon al sia tualeto, kaj je la dekunua kaj duono li iris atendi la poŝtveturilon de Oviedo, kiu regule alvenis je la 12-a. La tablo jam estis preta; tablo allogega, kun antikva kaj riĉa teleraro plena de fruktoj kaj konfitaĵoj. Je la 12-a kaj kvarono revenis don Sebastian, kun la kapo mallevita, dirante ke la kuzo Gaspar ne estis en la veturilo. La plej profunda konsterniĝo aperis sur la vizaĝoj de la du fratinoj. Forpasis kelkaj momentoj da doloriga silento. Fine don Sebastian diris kun funebra tono: - Mi supozas, ke li maltrafis la matenan poŝtveturilon. Li certe venos per tiu de la vespero. Sufiĉis tiuj simplaj kaj saĝaj vortoj, por ke liaj du fratinoj sin turnu al li kiel du tigrinoj kaj lin nomu... Je kio utilus diri, kian nomon ili uzis? .... Ĉiel ajn, ne restis alia solvo ol eksidi ĉe la tablo kaj manĝi. Don Sebastian faris tion tre konvene. Liaj du fratinoj babiladis kiel la du papagoj, farante pri la okazaĵo la plej sensencajn komentariojn. Li englutadis silente, malrapide, kiel kompetentulo, agrabligante la delikatajn glutaĵojn per sorboj de vino de "Las Navas". Post la deserto li ekstaris, kvazaŭ li estus plenuminta penigan devon, eliris, kaj laŭ sia kutimo, sin direktis al la kazino. Apenaŭ ĉirkaŭirinte la stratangulon, li ekbruligis unu el la cigaroj, kiujn li aĉetis por la ĉefdiakono, kaj suĉante ĝin kun ĝuo, li iris kartludi. Per la poŝtveturilo de la sepa ankaŭ ne alvenis la kanoniko. Don Sebastian komunikis la malĝojigan novaĵon al siaj fratinoj, kvazaŭ li estus leganta al ili verdikton de mortpuno. La konsterniĝo paralizis al ili la langojn. Ne estis komentarioj, nek protestoj, nek lamentoj. Funebra silento falis sur tiun afliktitan familion. Sed la tablo estis preta. Salmaĵo, farĉitaj perdrikoj, renoj kun jerezsaŭco, kokidaĵo kun beŝamelsaŭco, kompoto de cidonioj, babaoj, fragoj kun kremo. Don Sebastian ŝtele direktis avidajn rigardojn al tiuj riĉaĵoj. La fratinoj, trafitaj de muta senesperigo, ne ŝajnis inklinaj proksimiĝi al ili. - Nu, ni manĝu ... Ĉiel ajn, la elspezo estas farita. Tiuj liaj vortoj okazigis ekploregon, post kio ĉiuj altabliĝis. La du fratinoj manĝis kvazaŭ devige kaj eligante dolorajn sopirojn. Li manĝis kun ĝuo kaj sorbante glutojn, kiuj estis veluro por la palato. Kiam ili sin levis, don Sebastian ekŝanceliĝis. La doloro povas kaŭzi tian malvigligan efikon. Por ĝin forskui, li diris ke li iomete promenados. Ĉirkaŭirinte la stratangulon, li denove ekbruligis unu el tiaj belegaj havanaj cigaroj kaj iris ripozi sur unu el la benkoj de la parko, kie li restis ĝis kiam la nokta malvarmeto ne resendis lin hejmen.Liaj fratinoj jam enlitiĝis. La domo estis silenta kaj malgaja, kvazaŭ ĝi estus sub la premo de malfeliĉo. Mia onklo don Sebastian senvestiĝis malrapide, sed anstataŭ enlitiĝi, li prenis en la manon sian kandelingon, esploris singarde la koridoron, kaj certiĝinte, ke neniu lin vidis, trairis senbrue la distancon, kiu lin apartigis de la ceremonia ĉambro kaj sin ŝovis en la grandan liton el palisandro. Ho! dolĉa kaj mola matraco! Ho! mildaj kapkusenoj! Ho! delikataj littukoj! Mia onklo don Sebastian sentis sin inundata de ĉiela feliĉego. Li blovestingis la kandelon, fermis la okulojn kaj murmuris, ridetante alIa mallumo: - Mi ja ne mortos, ne sciante kio estas vivo de kanoniko ...
|
| Notoj |
|---|
Armando Palacio Valdes (04.10.1853 - 29.07.1938) Armando Palacio Valdes estas unu la plej grandaj hispanaj romanistoj de nia epoko.
El: Heroldo de Esperanto, Belgio, n-ro 20 (1390), 40-a jarkolekto, 16. decembro 1964. Redaktoro: Ada Fighiera-Sikorska. |