Heinrich Heine:
Auf Flügeln des Ge­sanges

Tradukis: Kálmán Kalocsay - Manfred Retzlaff.

Heinrich Heine:
Auf Flügeln des Ge­sanges.
Auf Flügeln des Gesanges,
Herzliebchen, trag ich dich fort,
Fort nach den Fluten des Ganges,
Dort weiß ich den schönsten Ort.

Dort liegt ein rotblühender Garten
Im stillen Mondenschein;
Die Lotosblumen erwarten
Ihr trautes Schwesterlein.

Die Veilchen kichern und kosen,
Und schaun nach den Sternen empor;
Und heimlich erzählen die Rosen
Sich duftende Märchen ins Ohr.

Es hüpfen herbei und lauschen
Die frommen, klugen Gazelln;
Und in der Ferne rauschen
Des heiligen Stromes Welln.

Dort wollen wir niedersinken
Unter dem Palmenbaum,
Und Liebe und Ruhe trinken,
Und traumen seligen Traum.

Manfred Retzlaff:
Sur flugiloj de la kanto

Sur flugiloj de la kanto
Al Gango vi lasu vin
Forporti de via amanto
Al plej bela lok', karulin'.

Jen kuŝas en la lunbrilo
Floranta lotus-ĝarden' ,
Aperas en la trankvilo
Sorĉigaj feinoj jen.

Karese la violetojn
Subridi jen aŭdas vi,
Rakontas odorajn sekretojn
La rozoj inter si.

Gazeloj alsaltas maltime,
Mallaŭte nur tra la aer'
Aŭdigas de malproksime
Susuro de l' sankta river'.

Ni volas ekkuŝi tie,
En arbareto sub palm'
Ripozi kaj am-ebrie
Sonĝadi en nokta kalm'.

Kálmán Kalocsay:
Vin kantflugile, kara,

Vin kantflugile, kara,
mi portus de tie ĉi.
Sur Ganges-bordo lokon
belegan ja scias mi.

Ruĝflora ĝarden' tie kuŝas
en lunlumita kviet' ,
la lotusfloroj atendas
je l' kora fratinet'.

Violoj ridetas, kisas,
rigardas al stela ĉiel',
fabelojn odorajn rozoj
flustras al si ĉe orel'.

Spionas la piaj, saĝaj
gazeloj, saltas kun baŭm',
la sankta river' lontane
susuras per sia ŝaŭm',

Kaj tie ni por ripozo
kuŝos sub alta palm',
kaj trinkos amon, pacon
kaj sonĝos pri fea ĉarm'.

Notoj

Heinrich Heine (1797 - 1856)
grava, germana poeto.
Vidu: http://www.textlog.de
La poemoj el www.poezio.net, de Manfred Retzlaff.