La mondo kaj ni
Mondaferoj fluas kiel
Monta rivereto:
Jen tra marĉaj grundoj iel.
Jen sub ponta breto.
Dume ni la nian vojon
Serĉas tra la fluo:
Jen sur roko unu fojon
En sekura ĝuo. —
Jen per salt' alian ŝtonon
Trafas ni kriante,
Aŭ ni falas, spitas dronon,
Savas nin naĝante.
Kien celas nia vojo?
Celas viv-rivero?
Al eterna granda ĝojo
Sur ĉi tiu tero!
Se ni prenas la momentojn
Kiel ili venas,
Se ni ĉasas for la pentojn
(Ili nur venenas!).
Se ni faras ĉiun tagon
Iun homon ĝoja,
Iom portas lian plagon
Dum la marŝo voja, —
Estas ni sur strato vera
Al plej granda riĉo:
Vivi nun en mondo tera
Ĉiam en feliĉo!
Suno-kanto
Donu, Dio, al mi nun
Iomete de la sun'.
Via suno en ĉielo
Helpu min al mia celo:
El la ombroj logi homojn,
Fari sunaj ties domojn;
Sun' ĝojigas, sun' vivigas,
Suno nin al vi religas!
Trovi ĝojon en la nuno,
Gvidi homojn, al la suno —
Jen ŝlosilo de ĉielo,
jen de mia vivo celo!
Justa sorto
Ho, ne diru kor-malĝoje:
"Vivo estas nura ŝajno,
Venas nur hazarde foje
Jen la perdo, jen la gajno!"
Ĉu aŭ ne ni trovas bona.
Nia sorto estas justa;
Ĉu sur glata voj' aŭ ŝtona
Ĝi nin sendas sur la gusta.
Jen la vivo sendas penon;
Ni portadas ĝin eĉ jarojn.
Ĝis ni sentas nur la benon,
Ĝis ni grimpas trans la barojn.
Jen ni perdas nian monon,
Karan homon aŭ laboron,
Kaj ni sentas la bezonon
Sekvi sole nian koron!
La hazardo ŝajnas ludi
Pri ni homoj nur petole,
Ŝajnas lukson al ni trudi
Aŭ mizerojn sia-vole!
Iam tamen grizaj haroj
Prenas la pli saĝan kapon;
Ni eksentas, ke eraroj
Donis nur la helpan frapon.
Kvankam ni suferis "tiam",
Nun ni vidas sur la grundojn;
Resanigas nun aŭ iam
Tempo ĉiam niajn vundojn!
Intertempe ni ekkonis,
Ke la sorto estis justo,
Donis kion ni bezonis,
Eĉ se ne laŭ nia gusto!
|
Aŭtoro: Johano Robertson. Ni ne havas informojn pri li.
"La mondo kaj ni": La Praktiko, 12-a jaro, n-ro 5-6, majo-junio 1948.
"Suno-kanto": La Praktiko, 12-a jaro, n-ro 12, decembro 1948.
"Justa sorto": La Praktiko, 13-a jaro, n-ro 6-7, junio-julio 1949.
|
|