Heinrich Heine: Kanzonoj - (El la Mondliteratura Trezoro) - Tradukis: Koloman Kalocsay.(esperanto) - studetoj.htm

Heinrich Heine:
Kanzonoj
(El la Mondliteratura Trezoro)

Tradukis: Koloman Kalocsay.

* * *

En la mirinde bela Maj',
dum sin burĝonoj fendis,
en mia kor' la amon
mi disvolviĝi sentis,

En la mirinde bela Maj',
dum birda tril' ne ĉesis,
al ŝi sopiron mian
konfide mi konfesis.

* * *

La rozo, lilio, kolombo, sunlumo,
jen kiujn mi amis en amvoluptumo;
ne amas plu ilin, amas ŝin nuran,
la fajnan, la puran, la gracistaturan.
Ŝi, fonto de amo, estas en sumo
mem rozo, lilio, kolombo, sunlumo.

* * *
Kial do palas rozoj de l' kort' ,
ho diru, amatinet'!
Kial do sidas en muto de mort'
la violoj de l' herbobed'?

Kial do sonas alaŭda kant'
nun kiel plenda plor'?
Kial do el la balzama plant'
haladzas kadavr-odor'?

Kial rigardas kampojn la sun'
enue, fride, sen klar',
kial la ter' tiel grizas nun,
dezerta kiel tombar'?

Kial mi tristas, malsana je l' kor',
ho diru, plejdolĉulin'?
Ho diru, plej amata trezor',
Kial forlasis vi min?

* * *
Vin kantflugile, kara,
mi portus de tie ĉi.
Sur Ganges-bordo lokon
belegan ja scias mi.

Ruĝflora ĝarden' tie kuŝas
en lunlumita kviet' ,
la lotusfloroj atendas
je l' kora fratinet'.

Violoj ridetas, kisas,
rigardas al stela ĉiel',
fabelojn odorajn rozoj
flustras al si ĉe orel'.

Spionas la piaj, saĝaj
gazeloj, saltas kun baŭm',
la sankta river' lontane
susuras per sia ŝaŭm',

Kaj tie ni por ripozo
kuŝos sub alta palm',
kaj trinkos amon, pacon
kaj sonĝos pri fea ĉarm'.

* * *
Fraŭlino ĉe la maro staris
kaj ĝemis kun sopiro,
kortuŝon tiel grandan faris
al ŝi la sunsubiro.

Fraŭlin' gajiĝu senbedaŭre,
vin olda scen' katenas:
la sun' foriras ĉi-antaŭe,
postdorse ĝi revenas.

* * *
Vi havas diamantojn kaj perlojn
kaj ĉiom da tera valor',
vi havas plej belajn okulojn,
pli - kion vi volas, trezor'?

Pri viaj belaj okuloj
mi faris por via glor'
armeon da kantoj eternaj,
pli - kion vi volas, trezor'?

Per viaj belaj okuloj
vi min turmentis sen kor',
kaj min ruinigis komplete,
pli - kion vi volas, trezor'?

* * *
Se junaj koroj krevas,
ridegas supre la steloj,
ridegas ili kaj diras
en fora blu' de l' ĉieloj:

"La povraj homoj amas,
la amon plenkore sentas,
kaj tamen sin afliktas,
eĉ morte sin turmentas,

Neniam ja ni sentas
la amon, kiu portas
al povraj homoj pereon.
Jen kial ni senmortas."

* * *
La somer-vesper' silentas
super kampo kaj arbaro,
refreŝige la lun-klaro
en ĉiela blu' arĝentas.

Ĉirpas gril' ĉe rivereto,
io en la akvo plaŭdas,
la migranto lirlon aŭdas
kaj spiradon tra l' kvieto.

Tie banas sin proksime
bela elfinet' en solo,
blankaj brakoj, ĉarma kolo
en lunlumo brilas glime,

Adamo la unua
Kun flama glav' ĉielĝendarmojn
vi sendis al la pordo,
forpelis min el Paradizo
sen rajt' kaj mizerikordo.

Kun la edzino al land' alia
mi iras la vivon aranĝi,
sed, ke mi manĝis el frukto de l' scio,
vi tion ne povas ŝanĝi.

Ne povas vi ŝangi, ke mi scias,
kiel vi estas malgranda,
eĉ se vi ege vin volas gravigi
per morto kaj fulmo tondranta.

Ho Dio, mizera ja estas ĉi tiu
consilium abeundi.
Jen kion mi nomas magnificus
de l' mondo, lumen mundi.

Neniam sentos mi la mankon
de l' Paradiz-kampoj ĝuaj.
Ne estis ĝi vera paradizo:
troviĝis arboj tabuaj.

Mi volas la plenan liber-rajton!
Plej eta bara ordono
la Paradizon por mi faras
infero kaj prizono.

El "Lazarus"
Lasu piajn hipotezojn,
lasu sanktajn parabolojn,
provu la demandojn damnajn
solvi sen preterparoloj.

Kial trenas sin sub kruco
sange la justul' mizera,
dum en alta sel' feliĉe
trotas malicul' fiera?

Kies kulpo? Ĉu l' Sinjoro
mem ne ĉiopovas plene?
Aŭ li mem ĉi misojn faras?
Ha, ja estus abomene!

Jen demandas ni persiste,
ĝis per plena man' da polvo
oni ŝtopas nian faŭkon.
Sed, ĉu tio estas solvo?

* * *
Kie, laca vagabondo,
trafos mi al lasta hejm'?
Ĉu sub suda palmofrondo?
Sub tilio apud Rejn'?

Ĉu min en dezert' enfosos
haste ies fremda man',
aŭ en sablo mi ripozos
borde de la ocean'?

Kie ajn! Min la ĉieloj
brakos, kiel tie ĉi,
kaj funebro-lampe steloj
ŝvebos nokte super mi.

* * *
Softe vibras tra l'anim'
melodi' tenera,
flugu al la malproksim',
kanto primavera!

Flugu al florbeda dom',
kaj se tie ĉarme
ridos roz', en mia nom'
ŝin salutu varme.

Notoj

Heinrich Heine (13.12.1797 - 17.2.1856), grava germana poeto.
Vidu: http://www.textlog.de
La poemoj el: Revuo Esperanto/UEA,
49-a jarkolekto, 1956, paĝo 148.