Ĝuste nun kiam mi hazarde
rilatas min pasiva al la medio
kaj faras nenion kaj estas sola en mia ĉambro.
venas en la kapon al mi,
ke mia sensignifa persono
eble ĝuste nun restas en ies konscio,
aliloke,
longe de ĉi tie.
Estus ĝojiga scii,
kie tiamaniere mi hodiaŭ havas signifon.
Povas esti ke mi ludas pli grandan rolon
en alia loko ol hejme ĉe mi mem,
kie ja nenio okazas tiuvespere.
Je pli profunda pripenso
mi trovas ke tio estas konfuza interplekto.
Tiom granda respondeco,
kiom oni neniam povus antaŭsenti,
faras min maltrankvila; mi volus,
se mi povus, kolekti el ĉie
ĉiujn pecojn de fadeno, kiujn mi disĵetis en la mondon,
kunnodi ilin en vico en kiu mi trovas ilin
kaj volvi el ili malgrandan globon,
kiun mi facile povus teni en la mano.