Giosuè Carducci: Antaŭ la varmbanejoj de Karakalo. (esperanto) - karakalo.htm

Giosuè Carducci
Antaŭ la varmbanejoj de Karakalo.

Tradukisto: Gaudenzio Pisoni.

Griza trakuras la nubaro Ĉeljon
kaj Aventinon; vent' malseka venas
el ebenejo trista; for la montoj
blankas pro neĝo.

Verdan vualon al la cindraj bukloj
levas Anglino, ŝi en libro serĉas
pri du muregoj al ĉiel' kaj tempo
alminacantaj.

Nigraj flugdensaj kaj grakantaj laŭte
korvoj sin ĵetas, per ondiĝo daŭra,
kontraŭ la muroj, kiuj pli defie
altas enormaj.

- Oldaj gigantoj - kolerbleki ŝajnas
la svarm' aŭgura - Kial tenti astrojn?
­Peza nun venas sonorila bato
el Laterano.

Kaj montarano en mantel' volvita,
base fajfante tra la barbo, pasas
indiferenta. Mi vin vokas Febro
Dio ĉi tien.

Se de l' patrinoj vi l' okulojn ŝatis,
grandajn je ploro, la streĉitajn brakojn
vin forigantajn de l' klinita kapo
de la gefiloj,

se l' praaltaro, ĉe l' Palac' sublima
vi same ŝatis (Tiberflu' karesis
tiam la monton kaj velŝipvenante
sub Kapitolo

kaj Aventino, romian' vespere
alten rigardis la kvadratan urbon
ridi sunlume, kaj murmuris lante
kanton saturnan).

Aŭdu min Febro. La nuntempajn homojn
foren elpelu kun zorgetoj propraj,
sanktas ĉi tiu hororaĵ': diino
Romo ĉi dormas.

Sur Palatino ŝi apogas kapon,
al Aventin' kaj Ĉeljo brakojn sternas,
ŝultroj fortikaj tra Kapeno kuŝas
ĝis Apja vojo.

Notoj

Giosuè Carducci (1835 - 1907)
itala poeto, Nobelpremio 1906.
El: Literatura Foiro 92; Svislando - Milano
Ĉefredaktoro Perla Ari Martinelli.