"Tojo": Iom karnavale(esperanto) - karnavale.htm

Tojo:

Iom karnavale.

Ĉu la Suno serenas, aŭ ne,
Ĉu Fortuno ne benas, aŭ tre,
Ĉu enmone ni vadas, aŭ rodas jeŝnure,
Luksvagone, kuradas, aŭ trotas perkrure, -
Ĉu barone paradas ni per elita' frak',
Aŭ ĉifone, vagadas en eluzita jak':
Egale, tutegale,
Ni fajfu pri la fat'!
Ni vivu ja sengale,
Bonvole kaj lojale,
Kaj ĉiu estu nia frat'!
Ĉu atakas nin amo, aŭ ne,
Kor' tiktakas pro dramo (ho ve!),
Ĉu knabin' nin karesas kun flamo pasia,
Aŭ ŝi nin jam forgesas pro am' al alia, -
­Ĉu forpasas la jaroj, burleskas aĝo-ben',
Nin forlasas la haroj, kaj kreskas saĝo-plen':
Egale, tutegale,
Ni fajfu pri la fat'!
Ni vivu ja sengale,
Bonvole kaj lojale,
Kaj ĉiu estu nia frat'!
Ĉu sintorde deliras la mond',
Aŭ bonorde pluiras en rond',
Ĉu futbale ĝi luktas, aŭ ĵonglas per bomboj,
Ĉu fatale produktas, aŭ ŝonĝas pri tomboj,
­Ĉu kolora, ĉu pala aŭ stria la ĉemiz',
Ne aŭ tro radikala partia la deviz':
Egale, tuteegale
Ni fajfu pri la fat'!
Ni vivu ja sengale,
Bonvole, kaj lojale,
Kaj ĉiu estu nia frat'!
Notoj
"Tojo" - ni ne scias, kiu li/ŝi estas...
El: Heroldo de Esperanto, Antwerpen, Belgio.
N-ro 8 (964), 19-a jarkolekto, 27.2. 1938.
Redaktoro: Teo Jung.