E. Sykora: Kato - savinto de birdo (esperanto) - kato.htm

E. Sykora

Kato
savinto de birdo

Tradukisto * * *

Antaŭ kelkaj jaroj ni loĝis en vilaĝo. En vilaĝoj la dometoj, ĝardenoj, dombestoj preskaŭ ĉie estas la samaj. Eĉ la katoj. Almenaŭ mi tion esperas, kvankam nia kato estis glora ekzemplo por bona kato. Ĝi estis maljuna virkato, blanka kiel neĝo kaj ĉiam pura. Neniam ĝi ŝtelis ion, sed tute ne altrude petpetis per retenita miaŭado malgraŭ ke ĝia telereto estis plena. Ĝi ŝatis esti inter homoj sed forkuris de infanoj, ne farante ian atencon.

El tio jam evidentiĝas, ke "Petro" efektive estis bonkonduta kunulo de homoj. Kompreneble ĝi ankaŭ estis pacema kontraŭ la aliaj kortbestoj kaj kokidoj. Neniam oni vidis, ke Petro kaŝŝoviĝis al birdo aŭ ĝia nesto.

Sed foje, tre frumatene, Petro min kolerigis pro tio, tra la fenestro envenis la dormoĉambron, saltis sur mian liton kaj vekis min, tiklante per siaj lipharoj mian vizaĝon. "Fi, Petro! Kion vi faras? For, for!" Ĝi malsuprensaltas, iras ĝis la pordo, revenas al la lito kaj blekas. "Grrruu, grruu." Mi ĝin denove forpelas al la fenestro, sed obstine ĝi volas trairi la pordon. "Vidu, eĉ besto persistas je sia volo", mi pensas kaj malfermas la pordon, denove enlitiĝas kaj opinias la aferen finita,

Sed ne estas tiel. La kato reaperas, gratas sur la likovraĵo, ĉar ĝi ne plu kuraĝis salti en la liton, kaj lamentas sian "grrruu"...

Mi do devas min vesti kaj vidi, kio estas. Mi eliras en la antaŭĉambron. Petro min rigardas, saltas antaŭ mi al la kortpordo kaj mi malfermas eĉ tiun. La kato iras en la korton, sed vidante, ke mi ne sekvas, tuj revenas kaj forlogas min tiel en la ĝardenon. Ĝi sidiĝas ĉe la garbejo, miaŭas kaj ĉiam rigardas supren. Miaj okuloj sekvas la ĝiajn kaj mi nun vidas hirundon, kies unu flugilo estas premtenita en fendo de la garbeja vando. Laca la birdo tiel pendis, verŝajne dum longa tempo.

Mi do alportis ŝtupetaron, suprengrimpis kaj liberigis la birdeton, ĝin tenante en la mano kaj karesante ĝin. Petro de forturnis siajn okulojn, kaj kiam mi sidis sur benko, la bona besto alkuris, sidiĝis sur miaj genuoj, sen mieno kapti kaj manĝi la birdon. Kontraŭe ĝiaj okuloj ŝajnis min rigardi kun miro, kial mi ne forlasas la savitan estaĵon por ke ĝi forflugu.

"Jes Petro, tuj ĝi forflugos, por pene serĉi nutraĵon por siaj etuloj." - Petro kaj mi poste eniris la domon, la kato iam fiera pri sia bonago, samtempe dankema pro mia helpo, ĉiam laŭ katmaniero premis sian kapon kontraŭ miaj kruroj kaj zumis pro kontenteco kaj bonfarto. Mi restis iom meditema, komparante bestan prudenton kaj homan malbonvolon. Ho, ke la homoj penu, kompreni beston, tiam ili ankaŭ komprenus homon! Vidu! Kato, natura malamiko de birdoj, savis unu el ili.

Ĉu inter homoj same estus okazinte?

Notoj
"Laŭfakta rakonto", laŭ piednoto de la gazeto "Heroldo".
La aŭtoro: E. Sykora, Wien, - mi ne havas informojn pri li/ŝi.
El: Heroldo de Esperanto, Köln.
N-ro 16 (773), 22-an de aprilo 1934.
Redaktoroj: Teo Jung/Joseph Ferdinand Berger.