Douglas Bartlett Gregor: Ke mi kisis la knabinon. (esperanto) - kemi.htm

Douglas Bartlett Gregor:

Ke mi kisis la knabinon.

Ke mi kisis la knabinon
mi konfesis kun obe'.
Pastr' ordonis pentofari
morgaŭ ŝin kisante re'.

La knabino estas bela,
sed ne tuŝi povas vi.
Se tuŝebla ŝi ja estus,
estus ŝin tuŝinta mi.

Kiam mi petegis rozon,
ŝi rifuzis doni. Nu,
alflustrite "fianĉino",
tuj ŝi donis al mi du,

Ĉiuj diras, "Ho, vi bela
kiel la dianta flor';
sed ĉe vorto pri edziĝo
la flatanto kuras for.

La vespera roso banas
florojn de la amo; sed
la roseroj de l'mateno
kuŝas sur la penta bed',

Morti, jes: verdikt' de Dio,
ke al ĉio venu fin';
sed terura la nescio,
kio transe trafos nin.

Pasintece homoj ĝojis
kaj hodiaŭ eble pli.
Iam sen ĉeesto mia
Mondo daŭris, nun kun mi.

Notoj

Douglas Bartlett GREGOR (naskiĝis la 6-an de februaro 1909 en Swansea, Kimrio - mortis la 26-an de marto 1995 en Northampton, Britio) estis brita esperantisto, instruisto kaj elstara lingvisto, kiu laŭdire flue posedis almenaŭ dudek lingvojn. Li publikigis aŭtoritatajn verkojn pri la lingvoj kaj dialektoj de Nord-Italio. Li estis Honora Membro de UEA ekde 1989.
El: Heroldo de Esperanto, Belgio. N-ro 10 (1617), 52-a jarkolekto, 16-an de junio 1977.
Redaktoro: Ada Fighiera-Sikorska.