Gyula Juhász;: La laboro - Kia estis... - L'infanon, dum li dormas... - kiaestis.htm

Gyula Juhász:

La laboro - Kia estis... - L'infanon, dum li dormas...

Tradukis: K. Kalocsay... el la hungara lingvo.

La laboro.

Al ŝi, al la patrino de l'vivo estu gloro,
mi laŭdas la Laboron, ĉar ŝi, la origin'
de nia venk' venonta, kondukas sur la vojo
de la libero super funebro kaj ruin'.

Fabrikkamenoj ŝian triumfon manifestas,
kaj, kiuj flugas sur la sonora voj' de fer',
la hastaj vagonaroj disklakas ĝin. Ŝi estas
la paco, la progreso, la fulmjuganta ver'.

En la grandegaj urboj, sur la senfinaj kampoj
sonores ĝiaj kantoj, ĉi duraj ditiramboj,
ĝis la idoloj ĉie defalos polvigonte.

Mi kantas ŝin, patrinon de l'vivo kaj espero,
kies fratinoj estas la Belo kaj Libero,
kaj kies mondo nun jam aŭroras horizonte.

Kia estis...

Kia estis ŝia blond', mi jam ne scias,
sed scias, ke l' kamparo estas blonda.
se l'spikoriĉa or-somer' radias ...
Mi ŝin resentas en ĉi oro onda.

Kaj ŝia okulblu'? Mi jam ne scias.
Sed se la bril' septembra de l'ĉielo
post nubokrev' adiaŭtriste strias,
reviĝas al mi ŝia okulhelo.

Kaj ŝia voĉosilk'? Mi jam ne scias.
sed en suspir' de l' kampo printemp­flora
la varma vok' de Anna melodias
el florsezon' pli-ol-ĉiele fora.

L'infanon, dum li dormas...

L'infanon, dum li dormas, ekkaresu
per penso kiel la veluran floron,
kiu ĵus fermis Ia petalojn. Lulas
lin nun Eden' feliĉa milde, fore
de taga bruo kaj de tera polvo.
Li ĵus apertis grandan pordon oran,
kiun kantante gardas trup' keruba,
li smeraldvojon iras piedpinte
al kampo ora, al river' arĝenta.
Ridetas jam: Li tien jam revenis,
de kie li surteren erarvojis.
Kunuloj de antaŭa lia vivo,
anĝeloj biondaj kun li kurpetolas,
per pilkoj ĉielarkkoloraj ili
sin pelas, per jasmenoj vangfrapadas,
kaj manĝas el oranĝ' eterna, Iulas
eternajn pupojn ĉielbalancile...
Nun, la rideto velkas buŝangule,
li ĝeme pepas, fuĝas la kunuloj.
Li falis per terbulo de vekiĝo.
Revenis teren. Ploras jam, la kara.

Notoj

Gyula Juhász (4.4.1883 - 6.4.1937)
hungara poeto
El: Hungara Vivo.
N-ro 4, 2-a jarkolekto, 1963.