La Keltoj estas la plej antikva raso en la mondo. Same kiel la Hebreoj, ili persistis konservi dum la jarcentoj la karakterizajn trajtoj de sia raso.
La historio trovas ilin unue en la mezo de Eŭropo. La antikvaj Grekoj konis ilin, kaj nomis ilin κελται aŭ κελτοι. Laŭ tradicio ilia lingvo estis speco de Esperanto, kunmetita el 72 lingvoj de Fenius Farsaid, kies filo, Nial, instruis ĝin al la Egiptoj post la lingvokonfuziĝo ĉe la Babela turo. Oni supozas, laŭ la atesto de la loknomoj, ke la unuaj loĝantoj en la stepoj de Germanujo estis Gaeloj. La Kimroj sekvis ilin kiel konkerintoj. Oni konjektas, ke la Gaeloj venis el la Oriento, kaj la Kimroj el la sudo. Multe da Kimraj nomoj troviĝas en norda Italujo kaj la Alpoj. Sekvintaj invadoj de konkerintoj pelis ambaŭ erojn de la Kelta familio al la ekstremaĵoj de Eŭropo, kaj se oni rigardas al la landkarto oni vidos, ke en tiaj ekstremaĵoj la Keltoj nun troviĝas.
Dum ilia restado kaj irado en Eŭropo la Keltoj lasis nomojn, kiuj ankoraŭ trovigas ĉe lokoj, "nomoj, kiuj estas poemoj," diris Matthew Arnold, "kaj kiuj imitas la puran voĉon de la naturo." Ekzemple: la radiko Gal (kies signifo estas necerta) troviĝas en Galicia, Galitz, Galatia, Galway, Galloway, Gallipoli, Gallia, Portugal, Donegal, Argyle, Fr. Galles (Kimrujo), ĉiuj lokoj de la keltoj, kaj κελτοι estas greka formo de la sama radiko (kp. Kaledonia).
Kvankam multe da Keltoj perdis sian originalan lingvon, ekzemple en Hispanujo, ĝi estas ankoraŭ vivanta lingvo en partoj de Francujo kaj la Brita Insularo. La plej antikva lingvo, la Gaeda, estas parolata, kun dialektaj diferencoj, en Irlando, en Norda Skotlando, kaj en la insulo Man; la Kimra estas parolata, ankaŭ kun dialektaj diferencoj, en Kimrujo kaj Bretonlando kaj antaŭe en Kornvalo (Cornwall).
Oni kalkulas, ke ekzistas proksimume 3.000.000 homoj, kies patrolingvo estas kelta. El tiuj, 1.300.000 loĝas en Bretonlando; 900.000 en Kimrujo; 650.000 en Irlando, kaj 250.000 en Skotlando. En la insulo Man tre malmulte da homoj parolas kelte. Preskaŭ ĉiuj edukitaj Keltoj estas dulingvaj, kaj el tio estas kutime intelekte tre lertaj kaj akraj, kaj facile lernas aliajn lingvojn.
La Keltoj tre amas sian lingvon kaj kiel eble oni instruas ĝin al infanoj en la lernejoj. En Irlando nuntempe oni faras grandajn penojn uzi la Irlandan lingvon kiel la oficialan lingvon de la respublika movado, kune kun ĝia antikva literaro. En Skotlando la nova Eduka Leĝo devigas la Edukan Aŭtoritatularo fari provizon por la instruo de la Gaela lingvo en la regionoj, kie la lingvo estas parolata. Tio helpas al la revivigo de studoj pri la Kelta literaturo. De tempo al tempo kongresoj de la diversaj elementoj de la Kelta familio okazas, kaj en la nuna jaro (1919) Celtic-Kongreso okazos en Edinburgo.
Por la celoj de tiuj Kongresoj la Keltaj lingvoj ne sufiĉas, kiel
interkomprenigilo. Oni uzas anglan kaj francan lingvojn, sed kiel aliaj internaciaj kongresoj, ili bezonas internacian lingvon, kaj por tiu celo Esperanto estas la sola praktika rimedo.
Ni havas la plezuron pezenti al niaj legantoj specimenojn de literaturaĵoj el diversaj keltaj lingvoj, kaj dankas la kunlaborantojn, kiuj afable helpis por ĉi tiu celo.
Catwg la Saĝulo. (Catwg Ddoeth)
Unu el la plej rimarkindaj homoj en la kimra historio, kaj homo, kiu profunde influis siajn samtempulojn, estis Catwg la sagulo. 1)
Li naskiĝis en la sesa jarcento, plej aĝa filo de Gwynllwg, unu el la reĝoj en malnova Morgannwg 2) (Glamorgan).
Je tiu epoko la kimroj ĝuis pacan periodon (post jarcentoj da interbatalado kaj subpremado), sed la religia herezo evidentiĝis en la insulo, kaj Catwg, influita de la tiamaj cirkonstancoj, decidis fariĝi klerulo kaj piulo.
Lia klerceo kaj pieco altiris al li grandan respekton kaj influon, kaj S-a Garmon faris al li inviton fariĝi abato de Llanfeithin, kaj al la tiea monaĥejo li transloĝiĝis.
Li vivadis tie ĝis morto je la tre maturiĝinta aĝo de cent dudek jaroj, kaj sub lia persona gvidado la plej kleraj homoj de tiu epoko instruiĝis.
Frapite de tia forta kaj impresa personeco, kiajn posedis Catwg, Ia episkopo de Llandaff 3) ĉiam petis lian konsilon kaj subtenon en ĉiuj siaj entreprenoj; kaj, oni diras, ke, pro lia saĝeco, la reĝo· Arturo 4) elektis lin, kiel unu el siaj dudek kvar kavaliroj, kaj kiel unu el siaj tri ĉefaj konsilantoj.
Pro lia saĝeco, liaj konsiloj, paroladoj, proverboj, kaj saĝaj diroj, li famiĝis tra la tuta lando; kaj tia estas la impreso farita sur la tiamuloj, ke oni alkalkulis al lia kredito ĉiun diron kaj proverbon en kimra lingvon!
Tiel estis honorata Catwg la saĝulo, sanktulo, poeto.
Notoj:
1) Elparolu: Katug.
2) Graflando de Sudkimrujo.
3) Sidejo de la eparĥio de Glamorgan.
4) Laŭ la legendoj de Arturo kaj la Kavaliroj de la ronda tablo.
La Opinio de Anglo pri Kimra Lingvo
En la Oktobra numero (= el 1918) de "Modern Language Teaching," unu el la malmultaj angloj, kiuj serioze studadas la kimran lingvon (S-ro A. S. D. Smith) verkis artikolon, en kiu li diras, interalie: -
"Se oni min demandus, kiu, el la diversaj lingvoj, kiujn mi elstudis, posedas la plej grandajn eblecojn por la poezio, mi senhezite dirus "la kimra." . . . La kelta (precipe la kimra), gramatiko enhavas elementojn tiel malsimilajn al tiuj, kiujn renkontas la studento de aliaj lingvoj, ke lia atento estas kaptata tuj de la komenco. Krom tio, la vortaro, plejparte, - krom ĉe sperta filologo - tute ne similas tion de iuajn konata lingvo. . . . Kiel la angla lingvo estas la perilo de la komerco, tiel la kimra estas la lingvo de la hejmo, de la religio kaj de la 1iteraturo. Estas per ĉi tiu lingvo - la heredaĵo de multaj jarcentoj - ke la animo de emociema kaj poeziema popolo trovas esprimilon, sen kiu nacio estas malviva."