Kimraj Proverboj (esperanto) - kimraj.htm

Kimraj Proverboj.

Saĝa la homo dum li silentas.

Kiu amas min, tiu ankaŭ amu mian hundon.

Kiam mortas serpento, mortas ankaŭ gia pikilo.

Kiu semas dornojn, tiu ne marŝu nudpiede.

Facile estas eltiri mallongan glavon el ingo.

La laboron de la nokto, la tago malkaŝas.

Faru la bonon sen diferenco al kiu ajn.

Bone estas dento por deteni la langon.

Pli bone la prudento, ol riĉaĵoj.

Notoj
El: The Esperanto Monthly, London.
Vol. VII, n-ro 76, aprilo 1919.