Euros Bowen
Kimra voĉo por konĉerto homara.
Tradukisto: Kris Long.

Prunelarbusto.

Fumon fomentas
supre de l' prunelarbusto
vento, rastinte frostajn branĉojn
salakve, kaj, kiel solecon
grade solvas sunleviĝo,
hodiaŭ ĝi degelis,
blanke svarmante en sunvarm '.
Ĝis malfrue en la fomo
flugilflagris
la brusto rostita.
Kiel tiu soleco
kiun ni konas en
la mondo, flamante,
l' arbusto ne forbrulas.

La cigno.

Mister-aŭgurojn rigardi
­mi hodiaŭ tion meditu:
vidi kolorojn kaj muskolojn, blank-flagran
ĉielgaston ĉe lago ŝtonepoka:
soleco naĝas en silenta akvo,
pilgrimas ĉe lagrando,
lavanta la veteron de la lago,
pasie sunradi-tredante
teksas lumon super l' anim-spiro,
ne ŝirmate de malvarma marto;
la granda kolo gardestaras
kun ark' en senmakula brako
senflekse - l' okulo sin fiksas
kaj: sub akvon bek-flame:
plendmienas la apudaj montoj
dum ĝi glitas glate sur la flu'
post flugiltremo retrankvilas,
kaj flagre flugas el la lag':
la malrapida ĉieliro
flugilfajre elfrostigas la animon.

Vitrolavo.

Mi ekiros al eriko kaj rokoj,
kun la vitroj jam ĉiuj lavitaj.

Mi ekiros, ŝajne plej bonŝanca,
tra la pordon en bril-paradon:

mi nun iros, dum junio
sur tapiŝa mondo paŝas,

mi supreniros la riverŝtuparojn
kun la vitroj jam ĉiuj lavitaj:

mi nun demandos,
kio garde malhelpos la pason:

nun mi, preta vintron travivi,
portos desupre kolor-rikolton:

kaj reen, ĉar ne daŭre noktas,
kun la vitroj jam ĉiuj lavitaj.

La sorpo.

Jen l' arbo: riverborde, marĝene
de marĉ' kaj vent',
ĝia grundo klif-fendo kruta.

Nuda nod-torda trabo, transverse
de l' pala trunk'
kies grac' el kruclign' estas.

Kiel brakoj la branĉoj, lentuga
lanc-vunda brust':
kradrostitaj ripoj de Krist'.

Sango tra l' arb', en gutoj, marĝene
de marĉ' kaj vent'
krevos pro Dipardon' en kresk'.

Diskuto pri arto.

Kvarope ni pritraktis arton.
- Poemoj nepre ne temu
pri knabinoj
floroj
kaj tiaspecaĵoj
dum la mond' estas tia.

Tion konsentis opinii kritikantoj
ĉe tabl' en trinkejo.

- Ekzistas pli gravaj aferoj
pri kiuj verkindas
dum la mond' estas tia:

la lingv' en danĝero,
la sorto de l' mond',
la signifo de vivi kaj esti.

Post la diskuto pribabilante
tion kaj tion
dum turnoj de l' rad',
ni trovis ke tiu amas knabinon,
alia kreskigas rozojn,
dum tria insistis
ke ĉijare fa sorp'
aŭguras
vintron severan.

Dylan Thomas.

Li rikoltis lir-fruktojn -
ĝis frandoj farbis lin per lipruĝ';
kun vera vinber-avid'
ĝis drinkfal' - vin' ekvidvas.

Notoj

Euros Bowen (1904-1988)

El: Literaturo Foiro, Geneve, Svislando.
2/1994.
Redaktoro: Perla Ari Martinelli.
Euros Bowen laboris kiel pastro en paroĥo apud Lago Bala.
Nur en 1957 aperis lia unua poemaro, sed sekvis jam plua deko, mal­graŭ plendoj (en kulturo, en kiu poemoj restas gravaj!) ke liaj verkoj estas tro malfacilaj ...
Eble helpos noto pri metriko: tradicia kimra metriko havas tri ele­mentojn: (a) ripeto de konsonant-sinsekvo en verso, siaspeca aliteracio, (b) fiksa silabnombro, (c) rimoj - siaspecaj, povas ritmi neakcentita silabo kun akcentita. (Legu malpli krudan pritrakton en prelego de Reto Rossetti, Somera Universitato, Malmö 1948). Euros Bowen "liberigas" aliteracion, forigante postulojn (b) kaj (c). Per tiaj versoj li kimrigis ekz. la eklogojn de Vergilio kaj Reĝon Edipon de Sofoklo.
Ĉiuj elektitaj poemoj estas metrike tiaj, krom Dylan Thomas (nomo de fifama kimra poeto kiu verkis en la angla) en formo pli rigora, nome "englyn", kimra epigramo.
Ĉiujn krom La cigno Euros Bowen mem angligis, kaj kompreneble mi konsultis liajn tradukojn.
Kris Long