![]() Feliks Krivin La klifoj
... el la rusa lingvo. |
|---|
|
Belas la klifoj, precipe ĉe sunsubiro, sed envenantaj la havenon ŝipoj malkuraĝe preteriras ilin. La klifoj timigas ilin per sia nevenkebleco, beleco.
Sed efektive la klifoj ne estas tiel nevenkeblaj. Ĉiu el ili sekrete revas pri sia ŝipo, kiu venos iam kaj restos kun ĝi eterne. Sed vi ja scias, kiaj nun estas ŝipoj! Oni disponigu al ili Kajan Foston, obeeman Foston, por kiu ajna ŝipo ŝirmas la tutan maron. Venas kaj foriras ŝipoj, venas kaj foriras. Jen tie, meze de la oceano ili forgesas pri tiuj, kiuj estas lasitaj sur la bordo, kaj revas pri aliaj bordoj - la foraj, nekonataj. Sed dum malfacila minuto, kiam la ŝtormo atakas kaj la oceano apertegas sian faŭkon, nigran faŭkon, la ŝipoj rememoras... Kaj ne la Foston, ne, ne la Foston rememoras ili. La ŝipoj rememoras la nevenkeblajn klifojn de la patrobordo...
|
| Notoj |
|---|
Feliks Krivin rusa aŭtoro. El: Heroldo de Esperanto, Belgio. N-ro 11 (1582), 23-an de junio 1975. Redaktoro: Ada Fighiera-Sikorska. |