Popola kanteto: Kloŝetoj-Sonoriletoj (esperanto) - klosetoj.htm

Popola kanteto
Kloŝetoj-Sonoriletoj

Tradukisto: Anna Ketsch

En ĝardeno kreskas floro,
juna floro, ruĝa flor'-
mia gaja ĝoja koro,
ĝojas koro, tremas kor'.
Staras ĉe river' saliko
verda arbo, junsalik' -
­min atendas koramiko,
mia kara jun-amik'.
Flugas en ĝarden' abelo,
flug-abelo, zum-abel' -
­mia kara juna belo,
gajas bela, ĝojas bel'.
Marŝas sur salik' skarabo,
zum-skarabo, maj-skarab'
­sidas sub saliko knabo,
sidas mi kun mia knab'.
Venas milda roz-vespero,
vespereto, pacvesper' -
restas mi kun jun-espero,
karespero, belesper'.
En ĉielo naĝas luna,
ronda luno, luma lun' -
­en vespero revas juno,
kune bela, nia jun'.

Notoj
Anna Ketsch - ni ne havas informojn pri ŝi.
El: Heroldo de Esperanto, Antwerpen, Belgio.
N-ro 22 (1027), 20-a jarkolekto, 18-an de junio 1939.
Redaktoro: Teo Jung.