Eli Urbanová: Marista kanto(2) - Kokcinelo - Ŝi ne venas(esperanto) - kokcinelo.htm

Eli Urbanová:

Marista kanto(2) - Kokcinelo - Ŝi ne venas.

Marista kanto (n-ro 1)

Nenie firma tero;
nenie la ripoz',
ni naĝas tra l' infero
de l' tondra furioz'.
la masto krakas ĝeme
kaj knaras la stangar',
baraktas ŝipo treme
vipata de la mar'.
Joho! Joho!
Hoj! Johoho!

Nenie firma tero,
nenie la trankvil',
minacas nin danĝero
el ĉiu fulma bril'.
La pruo frakasata
per la diabla gest',
sed familio rata
plu kantas en la nest'.
Joho! Joho!
Hoj! Johoho!

Nenie firma tero,
nenie la esper',
fulmtondre en aero
ridegas Lucifer'.
Sovaĝe flirtas flago
sub nigra firmament'
dum nia al-mort-vago
sen pent', sen testament'.
Joho! Joho!
Hoj! Johoho!

Kokcinelo

Kokcinelo sepoble punktita,
rubeno brila sur manplat',
elitrojn*) viajn miras mi kun ŝat',
kuriereto de l' ĉiel',
sepoble punkta kokcinel'.

Kokcinelo sepoble punktita,
sendito el la sepa sfer',
ĉu aŭdis vi muzikon de l' eter'
de stel' vagante al la stel',
sepoble punkta kokcinel'?

Kokcinelo sepoble punktita,
vin logis jam radiruband'
kaj sen respondo restis la demand';
kien vi flugas tra la hel',
sepoble punkta kokcinel'?


') Elitro = ĉiu el la eksteraj surflugiloj, kiuj kovras la alian, veran paron da flugi­loj. (Laŭ Plena Vortaro.)

Marista kanto (n-ro 2)

Adiaŭ, tero! Nazojn de la bando
incitis baldaŭ la odor' de brando.
Je via san' ni tostos, kapitan',
oho, oho, hoj, jonoho!

Ne daŭris longe - bruo sub ferdeko.
Ĉar trinki akvon estus morta peko!
Je via san' ni tostos, kapitan',
oho, oho, hoj johoho!

La mar' ekdancis, tamen el la kelo
gaje sin rulas post barel' barelo.
Je via san' ni tostos, kapitan',
oho, oho, hoj, johoho!

Brrr - uragano! Nia lasta horo!
Ne rompas kanton la raŭkanta ĥoro.
Je via san' ni tostos, kapitan',
oho, oho, hoj, johoho!

La ŝip' kliniĝis, Sarkofago sinkas!
Fi! Mil diabloj! Ni la akvon drinkas!
Je via san' ni tostos, kapitan',
oho, oho, hoj, johoho!

Ŝi ne venas ...

Kiel sur dornoj somnambulo
mi paŝas ĉirkaŭ strat-angulo,
centfoje haltas, plu promenas
Kaj ŝi ne venas!

Kredu ja, homoj, nur hazardo
magnete tiras al bulvardo!
Sed mil okuloj mokdivenas:
Ha, ŝi ne venas!

Ie ŝi klaĉas en komforto,
dum min ĉi tie aĉa sorto
pri l' pacienco ekzamenas ...
Do ŝi ne venas!

Certe frizaj' aŭ nova robo
absorbis tempon de la snobo!
Amara kraĉo tre venenas.
Fi, ŝi ne venas!

Kia enuo! Kia tedo!
Palpante je la cigaredo
virinan genton mi malbenas.
Ĉar ŝi ne venas!

Restas foriri ... Jen - subite
­subite ĉio pardonite;
agrable, mole mi mienas.
Jes, ŝi jam venas!

Notoj

Urbanová, Eli (Eliška) *1922. Ĉeĥino; instruistino. Lernis Esperanton en 1948. Jam en 1949 aperis sia unua poemaro ĉeĥlingva. Ekverkis Esperante en 1950. Post la Dua Mondmilito ŝiaj poemoj aperadis en la ĉefaj kulturaj revuoj. Premiita en la Belartaj Konkursoj. Unu el la fondintoj de Esperantlingva Verkista Asocio en 1956. Akademiano 1986-95.
Ĉi tie: Marista kanto (1): Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando. N-ro 3 (1173), 29-a jarkolekto, 16-an de februaro 1953.

La poemo Kokcinelo: Heroldo de Esperanto, N-ro 13 (1183), 29-a jarkolekto, 16-an de septembro 1953. -

Marista kanto (2): Heroldo de Esperanto, N-ro 6 (1212), 31-a jarkolekto, 1-an de aprilo 1955. -

Ŝi ne venas: Heroldo de Esperanto, N-ro 4 (1192), 30-a jarkolekto, 1-an de marto 1954. -

(Redaktoro de HdE: Teo Jung).