Mihail Matusovskij: Vi flugu, kolomboj (esperanto) - kolomboj.htm
Mihail Matusovskij:
Vi flugu, kolomboj ....
Tradukis: V. Najdin.
Vi flugu, kolomboj, rapide!
Por vi ne ekzistas ja bar'.
Vi portu, kolomboj, konfide
Saluton al tuta homar'!
Se super ter' la vento bruos,
Se nubfermiĝos la ĉiel',
Vin akcipitro ne ĝisflugos,
Vi trafos ĝuste al la cel'.
Pro la feliĉo kaj libero
Por kolombar' forestas lim';
La mond' atendas kun espero
La pacon longan kun estim'.
Vi flugu, kolomboj, pli alte
En nokto, en luma aŭror';
Invitu l' homaron senhalte
Por paca riĉhava labor'!
Notoj
Mihail Matusovskij - ni ne havas informojn pri li.
El: Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando.
N-ro 6 (1320), 37-a jarkolekto, 1-an de majo 1951. Redaktoro: Teo Jung.