Eli Urbanová: Nur tri kolorojn - Forlasita - Luna nokto - Ho, mi ĝin vidas, pioniro!. (esperanto) - kolorojn.htm

Eli Urbanová:

Nur tri kolorojn - Forlasita - Luna nokto - Ho, mi ĝin vidas, pioniro!.

Nur tri kolorojn.

Dum la ceteraj sin koncentris
por miksi farbojn kun la farbo,
mi miajn bildojn simple pentris;
ja mi surmetis per la karbo
nigretan, nigran kaj nigregan.

Plena paletro min konsternis.
Kreante scenojn fantaziajn
mi ĉiam ree uzi lernis
nur tri kolorojn kaj ne pliajn:
nigretan, nigran kaj nigregan.

Enue! krios la unuaj,
kaj la aliaj eĉ: Funebre!
Mi tamen trovas superfluaj
mil ilojn; mi tro taksas eble
nigretan, nigran kaj nigregan.

Se luksan kadron bunt' aspiras,
je ligno vokas skizo sobra.
Mi tre sincere tion diras!
Preferis mi laŭ gusto propra
nigretan, nigran kaj nigregan.

Ho, mi ĝin vidas, pioniro!

Kelkaj akcentas: Nur, nur ano!
Ĉar vi ne skribas pri la amo,
ne kreis unu belan kanton.
Vi eĉ forgesas Esperanton!
Kelkaj akcentas: Nur, nur ano!

Kiu kolerus miopulojn?
Verfakte frapas en okulojn,
jes, tuj ekscitas ĉies senton
la stel'-insigno el arĝento.
Kiu kolerus miopulojn?

Ho, mi ĝin vidas, pioniro!
Vojon trabatis vi por miloj,
kaj dank' al via laborego
rikoltas laŭrojn mi, poeto.
Ho, mi ĝin vidas, pioniro!

Forlasita.

Nu, ŝafido, nu! Jen la herb' folia!
Manĝu, frandu do, ŝafideto mia!
Jen la salo, ek! Kaj ne timu, leku..
Ŝafo, ne bleku!

Ĝoje saltu ni en konkur' ŝercluda:
Hop! Kaj hop! Kaj hop! Sur ĝardeno tuta!
Kial blekas vi? Jen desert' konvena,
freŝa, sukplena!

Aĥ, ŝafid', ŝafid', kiel ci similas
eĉ tro al mi mem...Por vi ne utilas
lukso nek la vart'...Ĉar vi je revido
ploras, ŝafido!

Sed ne ploru jam! Vin ankoraŭ kisos
via ŝafpatrin'...Jes, ni ŝin surprizos!
Ŝi karesos vin...Ŝi vin amas, sciu!
Min nur - neniu!

Luna nokto.

Arĝenta Lun', ĉiela suvereno,
de stel' al stel' flirtanta kavalir',
vidante vin naĝanta tra l'kurteno,
etendas mi la manojn pro admir'.

Promeni nun sur mola herbopluŝo
en bosk' betula plena je parfum',
sen vestkiras' ekdanci sub rosduŝo,
kovrita nur per via brila lum'!

Kaŝludos mi kun vi, arĝenta Luno,
dum virtuoze trilos najtingal',
vi serĉos, serĉos - fine en laguno
atingos min la svene vibra pal'.

Notoj

Urbanová, Eli (Eliška) *1922. Ĉeĥino; instruistino. Lernis Esperanton en 1948. Jam en 1949 aperis sia unua poemaro ĉeĥlingva. Ekverkis Esperante en 1950. Post la Dua Mondmilito ŝiaj poemoj aperadis en la ĉefaj kulturaj revuoj. Premiita en la Belartaj Konkursoj. Unu el la fondintoj de Esperantlingva Verkista Asocio en 1956. Akademiano 1986-95.
El: Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando:
Ĉi tie: Nur tri kolorojn: N-ro 4 (1300), 36-a jarkolekto, 1-an de marto 1960.
Forlasita: n-ro 10 (1306), 16-an de junio 1960.
Luna nokto: n-ro 6 (1336). 1-an de aprilo 1962.
Ho, mi ĝin vidas, pioniro! (al Jan Zemek), n-ro 12 (1236), 25-an de aŭg. 1956.

(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: