Aleksandr Logvin: Konsiliĝo - 21-VII-1969 Glora dato (esperanto) - konsiligo.htm

Aleksandr Logvin:

21-VII-1969 Glora dato!
Konsiliĝo.

Konsiliĝo.

la cel' de l'kreo - la sindono
(Boris Pasternak).

Ĉu dezirinde eminenti,
grimpadi supren en la viv'
kaj fierege antaŭsenti
la senmortecon de l'arkiv'?

La cel' de l'kreo - la sindono,
ne kubutado por prosper',
nek memadora fanfarono,
nek la ajn-kosta glor-kaper'.

Jes, tia estu nia vivo,
ke nin ne logu falsa fam',
Kaj nin impulsu por aktivo
ne la memamo, sed homam'.

Ni gvidu tiel la vivkuron,
ke ni, post nia malaper',
en homaj koroj lasu spuron,
ne sur la flavo de l' paper'.

21-VII-1969 Glora dato!

Homoj - sur la Luna! Luna! Luno!
Ni saLutu Nejl kaj Edvin, ĉar
Ĝoj' ilia - ĝojo de la Nuno,
De la tuta mondo, de l' Homar'!

Homoj - sur la Luno! Gloro! Gloro!
Ni aplaŭdu al mirinda far'!
Estas tuj solena, splenda horo:
Vidi astronaŭtojn ĉe l' ŝtupar'...

Venkis penso, heroeco, juno
Kaj labor' de l' Homo dum jarmil'.
Tri amerikanoj sur la Luno
Kronis belan revon kun jubil'!

Malfermita nun reala vojo
Por la plua univers-konker'...
Tamen estu ĉi konker' nur ĝojo
Kaj feliĉo por la homa Ter'!

Notoj
Aleksandr Porfirjeviĉ Logvin (1903 - 1980),
ukraina poeto kaj tradukisto.
El: Heroldo de Esperanto, Belgio. Redaktoro: Ada Fighiera-Sikorska.
"Konsiliĝo": N-ro 10 (1473), 45-a jarkolekto, 16-an de junio 1969.
"Glora dato": N-ro 12 (1475), 45-a jarkolekto, 1-an de septembro 1969.