![]() M. C. Butler Konsiloj al la Printempaj Poetoj. (Originalaĵo). |
|---|
|
Oni obeu la regulojn de la gramatiko. Ju pli multe vi uzas la "poetan liberon" des malpli vi estas poeto.
- Prefere ne traduku, sed verku originale.
Komparu:
- Aŭ l'aper' de l' lun'
- Estas mort' de l' malĝoj'
Elizieblaĵoj (en okazo de nepra neceso):
Elizio ne ŝanĝas la pozicion de la akcento. Se vi nepre devas traduki, elektu tekston ritme taŭgan. (T.e. kun multe da inaj finaĵoj).
Rimoj estu perfektaj. T.e.:
Ne enmetu superfluaĵojn (afiksojn, la, ja, do) por ŝtopi ritman mankon.
Sentu ion dirindan - difinitan "mesaĝon" aŭ penson, kaj esprimu ĝin, kiel eble plej trafe. Ciun vorton oni kritike pesu kaj ĉion konstante poluru, relegu, kaj repoluradu. Stead skribis pri Poe, ke "li venas al ni kun tre maldika paperujo sub la brako, sed ĝia enhavo estas al la plej alta kvalito." Estas pli bone verki unu majstraĵon, ol cent ordinaraĵojn. La poezio estas la plej alta formo de la literaturo. Multaj ĝin celas, tre malmultaj trafas. Antaŭ ol provi verki poemon, vin demandu, ĉu vi estas jam majstro ĉe proza verkado. Se ne, kiel vi povas esperi verki poemon?
Tradukante kanton, zorgu, ke
Tio estas aparte grava ĉe la fino de kanto. Via reputacio kiel tradukanto, kaj tiu de Esperanto kiel lingvo muzika, dependas preskaŭ sole de ĉu aŭ ne vi ebligas al la kantanto fari orelkrevan blekegadon sur la antaŭlasta noto de la kanto. Ĉio alia estas bagatelo. |
| Notoj |
|---|
|
El: The Esperanto Monthly, London, n-ro 75, marto 1919. Alia artikolo pri rimado: Klaku: Kr. Langgaard: Pri la Esperanta Rimado. |