Jiři Kořínek: Muziko de Mozart - Ekbrilu Stelo Bethlehema - Morgaŭ venu! - En duboj - Vero (esperanto) - korinek.htm

Jiři Kořínek:

Muziko de Mozart - Ekbrilu Stelo Bethlehema - Morgaŭ venu! - En duboj - Vero.

Muziko de Mozart.

Milde sonas antaŭ ni,
kiel flutoj de anĝeloj
sur altar' baroka,
en volutoj kaj cizeloj
de epok' rokoka
tonoj plenaj de geni'.
Ĉi muziko kun aŭdac'
tempkatenon rompe ŝiris,
kaj senmorta arto,
kiu el verkeg' ekbriIis,
iĝis vojmontranto
kaj eterna ĝudonac'.
Per favor' kaj Dia ben'
plejan alton li atingis,
kaj de baz' pasea
al futur' sin svingis
en elano krea
al titano Beethoven.
Baldaŭ lin reprenis ter',
kiun paŝis li fekunde.
Ja supozus oni:
ne ripozis li sekunde
por ĉi tiom doni
kaj regali nin per bel'.
Jaroj nuraj tridek-ses,
tamen kia postlasaĵo!
Sen tro frua rompo,
kion donus plena aĝo,
ties, kies tombo
nekonatas en forges'...


*) Voluto - spiralforma ornamaĵo;
paseo - pasinteco; futuro - estonteco.

Ekbrilu Stelo Betlehema!

De temp' Kristnaska jam proksima
kristarba spiras bonodor',
kaj ĝia mola voĉ' intima
pri hejm' rakontas al la kor'.

Denove la anim' pleniĝas
per varm' de hejma vigili',
kaj rememori ne sufiĉas,
karajn apudi hastas ni.

Kandeloj de l' kristarb' ekbrilas
post la Kristnask-festena karp',
kaj kortuŝite ni humilas
antaŭ donacoj sub la arb',

kantante pri l' naskiĝo Krista,
Savanto, kiun sendis Di',
pri povra stal' kaj ar' paŝtista,
pri ĝojo, kiun sentas ni.

Ni rememoras malfeliĉajn,
kaj ĉiujn, kiujn baras fat',
igante ilin tre malriĉaj
per la disigo de l' amat'.

Ni petos en ĉi-nokto sankta
por la homaro pri donac':
Al homa gento misvojanta
du steloj montru al la Pac':

Al la Kompren' kaj Toleremo
la vojon montras nia stel',
de glora stel' de Betlehemo
la Am' kaj Bono estas cel'.


Vigilio: vespero kaj nokto antaŭ festo­tago, vespera soleno; hasti: rapidegi; povra malriĉa, mizera.

Morgaŭ venu!

Vi do volus poemeton,
kaj ĝi estu krome nova...
Sed ja, ne havante ledon,
estas eĉ ŝuist' senpova.

Kiel la lokomotivo
nepre sen la karbo stopas*),
same ankaŭ sen "motivo"
eĉ Pegazo ne galopas.

Kiel post balao vakas
mia menso - ho - dezerta,
kaj el akvo kukojn bakas
eĉ ne la bakist' plej lerta.

Morgaŭ venu, alifoje!
Se mi el dezert' saviĝos,
mia koro donos ĝoje,
donos eĉ el la malriĉo.


*) Haltas.
En duboj.

Flagretas iam en animo
flamo de timo:
ĉu venos rekompenco
aŭ iĝos mi viktimo?
Ekrodis ofte griza penso,
ĉu ia senco
en nia vivo kuŝas,
aŭ nur tra nigra denso
nin sortmalic' antaŭen puŝas,
per ĝoj' jen duŝas,
tuj sekve kun rikano
celadon homan fuŝas.
Ĉu restos ĉio nura vano?
Vero.

Ĉu pugno estas pli
ol justo kaj ol ver'?
Disfalas materi'
en putro je polver'!

Ŝveligu vin, poltron'
ebria de la fort',
mensogu, fanfaron' -
­Veron ne falĉos mort'!

Notoj

Jiři Kořínek, (1906 - 1988)
ĉeĥa verkisto.
Ĉiuj poemoj el: Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando:
Muziko de Mozart: N-ro 7 (1231), 32-a jarkolekto, 1-an de majo 1956.
Ekbrilu Stelo Bethlehema!: N-ro 18 (1960), 33-a jarkolekto, 16-an de decembro 1957.
Morgaŭ venu!: N-ro 3 (1227), 32-a jarkolekto, 16-an de februaro 1956.
En duboj: N-ro 13 (1237), 32-a jarkolekto, 16-an de septembro 1956.
Vero: N-ro 2 (1244), 33-a jarkolekto, 1-an de februaro 1957.
(Redaktoro: Teo Jung).