Mihail Sadoveanu: Kristnaska Rakonto.
|
|---|
|
Estis du knaboj etaj kiel pugno; kun egaj peltĉapoj ĝis sur la okuloj, kaj enpakitaj en lanjakoj kun longaj manikoj. Kvankam ili ekiris tagmeze, estis ankoraŭ longa la vojo, ĝis vilaĝo Viiŝoara, longa kaj malfacila, tra la neĝo, kaj nun, malfrue, ili pene trenadis la sandalegojn vinditajn per pajlo. Dum la kristnaska festo tiel iradis la knaboj, kun la stelo, al la pli riĉaj vilaĝoj(1). Ankaŭ ili ricevis kuraĝon, kaj ekiris kun la stelo tra la kampoj, tra la glacia ponto de Siret (2), al la valo kolormakulita de la sennombraj dometoj de la viiŝoaranoj. La vesperkrepusko metis dubebluan ombron sur la senmovan neĝvaston. Kaj ili pene iradis; ili ĵus finis la interparolon kaj kvazaŭ ne plu kuraĝis rigardi unu al la alia. La sonorileto de la paperstelo de tempo al tempo eksonis super ili. Ili levis siajn kapojn kaj elrigardis de sub la randoj de la peltĉapoj al la horizonto. Nenio estis videbla. Ili apenaŭ proksimiĝis al Siret. En la spegulego de la rivero ektremis la lumeroj de la supraj steloj. Kaj profunda silento regis, kvazaŭ ŝtoniĝis la nigra senarbejo, preter kiu ili pluenŝovis sin, irante laŭlonge de la bordo. La sandaloj akre sonis sur la glacio, Ili reciproke ĉirkaŭbrakis la ŝultrojn kaj malrapide pasis transen, sur la brila plataĵo, tra la mistera silento de la vesperiĝo. Suririnte la alian bordon, ili ekhaltis, rigardante antaŭen. La vilaĝo ne estis rimarkebla. Ili turnis sin unu al la alia. La lipoj de la pli malgranda ektremis. Oni nenion povas vidi! murmuris la pli granda. Kaj la voĉo de la etulo plore sonetadis: - Ni erarvojiĝis. Kion ni faru nun? La lupoj manĝos nin,..... La granda malfacile englutis la ploron kaj diris: Jonika (3), ankaŭ paĉjo-maljunulo (4) diris, ke foje lin kaptis neĝblovado kaj li iris antaŭen; kaj li savis sin...... Al mi estas malvarme! - balbutis la malgrandulo.. Enigu viajn manojn en la manikojn, bone, kaj kunigu ilin sub la mentono. La stelon portos mi. Kiam ni alvenos, ni kantos kaj ni petos iun; ke li gastigu nin dum la nokto. Ĉu vi estas malsata? - Jes. Oni donos al ni ankaŭ manĝaĵon. Sed vi kantu bone!. Ĉu vi ne forgesis Tri Reĝojn"? - Mi ne forgesis, - respondis la etulo sorbspirante per la nazo kaj retenante sian ploron. Ili marŝis pluen en la griza lumo de la vespero: Antaŭ ili, post ili, neĝa dezerto; ŝajnis, ke la malvarmo kreskas, kaj la neĝo akre grincis sub la sandaloj. De tempo al tempo ili haltis dum momento, kun timiĝintaj animoj, provis trapenetri la ombron, kiu ĉirkaŭis ilin, esperante, ke ili ekaŭdos brusignon pri homa vivo. Foje; en tiui intertempoj estis aŭdebla la akra grakado de la korvoj, miksita kun la malforta krietado de la monedoj, malproksime, kiu scias super kiu senarbejo: Sed tiu ektimo rapide pasis: Ili iris pluen en silento, ĉiam pli eniĝante en la mallumon, kaj retenante la ploron per streĉitaj makzeloj. Tiel ili penetris tra la nokto, kvazaŭ la forstotremiga soleco estus doninta forton al ili. En iliaj infanaj kapoj, tie, sub la ŝafpeltaj ĉapoj, resonis la sanktaj kantoj pri la naskiĝo de la Savinto: Pensante pri tiuj, ili pensis ankaŭ pri la varma kuŝejo. Ankaŭ pri la vaporo de la manĝaĵo en la vilaĝo, kien ili ekiris. Ili nek la misteron de tiu vespero povis bone kompreni, nek la kantojn altigotajn per iliaj puraj voĉoj, tamen ili portis sciigon gravan, kun la stelo, sub kiu ili kurbiĝis, levante siajn ŝultrojn kaj kunpremante sub la mentono la manikojn de la peltjakoj. Por la malgranduloj kaj humiluloj, por ke iliaj animoj esperu kaj konsoliĝu; foje aperis stelo kaj naskiĝis ideto, kiu pli poste plenigis la mondon per la lumo de la boneco. En humileco naskiĝis la sankta infano, humiligite li vivis, humile li portis la krucon al la ekzekutejo preparita por li de la malbonuloj; pro la aro de malriĉuloj li mortis. Sed en la animoj de la malgranduloj de tiam brilis sencese la lumo de la kredo je pli bonaj tagoj, - kaj tiun esperon iris sciigi la du infanoj, aen konscii pri tio. Ili iris kun siaj kantoj, kun sia stelo, por plenigi per bonvolo la korojn de la homoj, kaj ili iradis, frostotremante kaj ĝemante tra la vintra nokto, kaj super iliaj kapoj la sonorileto dolĉe tremsonis. Jonika, ĉu vi tre frostas? demandis Vasile, la pli granda. Miaj manoj rigidiĝis ĝis la kubutoj... ekĝemis la etulo. Ankaŭ la pli granda sentis malvarmon kaj tenis ĉirkaŭbrakita la tenilon de la stelo kiel lamulo, ĉar siajn manojn li ne plu povis uzi. Liaj larmgutoj fluadis pro doloro, malksekigante la okavojn. La etulo diris: - Kion ni faros, ĉar la vilaĝo nenie vidiĝas? Nun tuj ni rimarkos la lumojn de la fenestroj, - respondis Vasile. Sed se ni erarvojiĝis? Aperos la bestegoj. Tiam ni preĝos al Dio kaj li savos nin de ili. En tiu ĉi soleco; al ambaŭ, la vorto Dio" havis specialan resonon, tute alian, ol en la preĝoj vente diritaj vespere kaj matene. Estis io mistera, kion ili ne povis trakompreni. Kaj ili penetris pluen, ŝajnis al ili, ke ili migradas sennombrajn horojn; la malgrandulo malofte direktis al la alia kelkajn vortojn kun timigita voĉo; ili malofte turnis sin duone, rigardante unu la alian kaj vidante sin nigraj, kiel ombroj. Kaj nur tre malfrue la humilaj sciigantoj ekvidis la lumstelaron de la vilaĝo ondantan el la mallumo, kaj kiam ili enpaŝis la stratetojn ĉirkaŭitain de nigraj bariloj, ŝajnis al ili, ke la frosto malfortiĝis. Dum furioza bojado de hundo ili eniris korteton. Vasile per bastono ŝirmis la stelon, - kaj la sonorileto timvoĉe eksonis ĉe la fenestroj. La pordo de la granda domo ekbruis, poste malfermiĝis la ekstera pordo kaj ĉe la sojlo aperis nudkapa vilaĝano. - Ĉu vi akceptas stelulojn? demandis Vasile. Lia voĉo estis tiome malforta kaj timtremanta, kaj la etulo tiom rapide ekĝemis, superŝutita de larmoj ke la viro kortuŝite kliniĝis al ili. - Vi ne estas de tiu ĉi vilaĝo, aĉuloj, he? Poste li kriis al la hundo: Hi, fiulo! - kaj vi, etuloj, eniru do en la domon. Edzino! malfermu la pordon, por ke envenu la stelo.... Tiel..... ĉu vi estas homoj, aŭ glacipecoj?.... Singarde, por ke vi ne albatu la stelon al la pordosupro..... La frostintaj sandaloj de la knaboj bruis kiel botoj. Ili eniris en la domon; la stelo milde kaj gaje sonoretis: cing-ling! La domestro, juna homo, proksimume tridekjara, larĝdorsa kaj plenforta, rigardis ilin kvazaŭ miraklon. - De kie vi estas, knabetoj? - De Bordeeni, - respondis la granda. La lumo kvazaŭ blindigis ilin kaj ili preskaŭ fandiĝis pro varmo. - Demetu viajn suraĵojn, bravuletoj, diris denove la viro. Vasile singarde demetis la stelon apud la ikonoj (5) kaj komencis senvestigi sian fraton. La edzino, maldiketa kaj ankoraŭ juna, leviĝis de la tripieda tableto kaj rigardis ilin mirigite, kun la manoj ĉe la koksoj. Vi havas bonŝancon! ekparolis denove la mastro. Ĝuste nun ni estis ekmanĝontaj. Ankaŭ vi manĝos kun ni, ĉar ni ja havas sufiĉe, dank' al la Sinjoro! Sed unue vi kantu al mi; ĉu vi komprenis? La etulo ankoraŭ ploretadis. La viro turnis sin al la kameno. - Sed kie estas Gica (6)? He, friponeto venu malsupren! Kial vi forkuris? Ne timu, ili ne manĝos vin, ankaŭ ili ja estas knaboj kiel vi.... Ĉe la kamentubo aŭdigis murmureto, poste blonda kapeto kaj fingro bore ludanta en la nazo, montriĝis en la lumo. Venu tien ĉi, diris la patrino, kaj ekprenante lian manon, ŝi tiris kaj portis lin en la mezon de la ĉambro, apud la tableton, sur kiu vaporis la supo kaj la maizaĵo. La infano, nur dujara globeto, timeme rigardis la venintojn kaj nodiĝinte sur la tero, li retiradis la maneton, kiun tenis lia panjo. La mastro returnis sin al la steluloj: - Ĉu vi finis? Nun antaŭ ĉio senfrostigu la manojn.... Oo, vi estas el Bordeeni? Kaj kies infanoj vi estas? - La filoj de Jon (7) Balaŝei, - respondis la granda. - Mi ja konas lin! diris la mastro. Kaj kiel li lasis do vin eliri en tia frosto? - Ni mem ekiris solaj. - Kaj ĉu vi ne timis la lupojn? La infanoj ne respondis. La mastro ridetante rigardis ilin. Poste li denove demandis: Sed ĉu vi scias, kio okazis en Betlehemo? Kantu do al mi tiun kanton pri nia Sinjoro Jesuo. Ni scias ĝin! - respondis rapide Vasile. Ili ambau alproksimiĝis al la sanktulbildoj, levis la stelon sub lampeto konstante brulanta, iom skuetis ĝin, kaj la sonorilo eksonis, Poste ili levis la okulojn al la lumokrono ĉirkaŭanta la kapon de la Dipatrino kun la ideto ĉe la sino, kaj ekkantis kun puraj voĉoj: Kaj ankaŭ la domestro rigardis al la ikonoj kun okuloj nebulitaj de pensoj, kaj la knaboj kantis kun altsonaj, molaj voĉoj kun koloj alten levitaj. Ili ĉesis momenton, glutis kaj ree ekkantis, anoncante la naskiĝon de la Savinto. La patrino prenis Gica-n en la brakojn kaj nun aŭskultis kvazaŭ trapenetrita de la mistero de iu vespero kaj siaj okuloj plenigis de larmoj. Kaj en la tuta domo regis trankvilo, kaj en la silento la voĉoj de la infanoj kantis la bonan sciigon. La fremduletoj tremante venintaj tra frosto kaj mallumo, kaj la nekonatoj, kiuj gastame malfermis al ili la pordon, nun sidis interfratiĝinte, kaj simpla kanto plenigis la animojn per konsolo kaj lumo.Tri reĝoj de Oriento |
| Notoj |
|---|
|
(1) Laŭ kutimo en Rumanujo, kristnaskan vesperon infanoj vestitaj je Tri Reĝoj kaj Herodo iradas de domo al domo portante lumigitan paperstelon, por prezenti la historion pri la naskiĝo de Jesuo. (2) Siret: rivero en Moldova, Rumanujo. (3) Jonika = Johaneto, Joĉjo. (4) "Paĉjo-maljunulo" = avo. (5) Ikono = sanktulbildo. (6) Gica = Georgĉjo. (7) Jon = Johano. Mihail Sadoveanu, - 5.11.1880 - 19.10.1961 - fama, rumana (el Moldavio) verkisto, kiu precipe priskribis la landvivon. Tradukisto: Tiberio Morariu, 28.9. 1901 - 4.7. 1987. El: La Praktiko, n-ro 10 - 12, * 1946 * |
(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj: ...aŭ... Nia adreso:
![]()