A. Bordiga: Kristina el Svedujo (esperanto) - kristna.htm

A. Bordiga
Kristina el Svedujo.

Tradukis: Luigi Frateschi, Pisa, Italujo.

Kiam oni faris ŝin reĝino, Kristina estis sesjara in­fano kun la dubeblondaj haroj ĉiam defalantaj sur la frunton kaj malordaj ankaŭ en la solenaj okazoj, kun grandaj okuloj malhelaj kaj iom necertaj, kun elstara nazo, larĝa mentono kaj du malgrandaj blankaj mane­toj belformaj.

Tre vigla kaj moviĝema, ŝi ĉeestis rezignacie la oficialajn ceremoniojn. En mantelo el purpuro kaj er­menfelo kaj kun la sceptro kaj la krono iom oblikve staranta sur la distaŭzita kapeto ŝi sekvis la religiajn ceremoniojn apud sia patrino en funebraj vestoj. Ŝi gajiĝis nur dum la militistaj paradoj. Tiam, ĉe sia blanka ĉevalo, ŝi salutis la trupojn parade marŝantajn antaŭ ŝi kun la plumaro flirtanta kontraŭ la pala norda ĉielo en la trembriloj de la klingoj.

Kiam ŝi estis pliaĝa ŝi forskuis la jugon: Ŝi estis laca de la ĉiutaga multhora sidado por subskribi paperojn, aŭskulti enuigajn paroladojn, aŭdi edziĝajn proponojn, kiujn ŝi ĉiam forĵetis. Edzon, kunsortan princon ... Neniam!

Ho, kiel neelporteble pezis tiu krono el oro kaj gemoj! . .. Kaj Kristina abdikis.

La popolo plendis, sed ŝia decido estis firma kaj ŝi mem demetis la kronon, ĝin rigardante kun rideto kaj skuante la blondan longbuklan perukon.

Vizitinte la kortegojn de Eŭropo, Kristina alvenis al Romo, atendita de la Pontifiko, post la eksiĝo de sia religio.

En tiu 26 decembro pluvis jam de du tagoj, sed la sekvantaro, kiu devis akompani la reĝinon de Svedujo al la Papo, tamen ordiĝis. Subite la suno, disŝirinte la nubojn, per sia lumo radia ekbruligis Romon kvazaŭ por honori la fremdulinon.

Ĉi tiu virino, kiu rezignis la tronon kaj forĵuris sian kredon, kiu vekis multegajn scivolojn, tie kaŭzis elre­viĝon: malbela kaj malbelforma, kun unu ŝultro pli malalta ol la alia, vizaĝo tre bruna kovrita de lanugo, mentono larĝa, granda agla nazo, la voĉo akretona, ŝi aspektis vire!

Sed pro tio ke la popolamaso tre ŝatas spektaklon de grandiozeco kaj la korteganoj kaj la parazitoj esperas honorojn kaj donacojn de la riĉuloj kaj de la potenculoj, la aklamoj daŭris longe kaj la tuta Romo, kliniĝanta kaj admiranta, ĉirkaŭis Kristina. Tamen, post iom da tempo la aero de la Eterna Urbo ŝajnis peza kaj neelportebla al la reĝino. Pli bone vagi la vastan mondon en la bruo de grandnombra sekvantaro, postlasi la ĝenantojn, la cenzuristojn kaj Iibere ellasi la subitan pasion, kiu tentis ŝin pri ŝia ĉevalestro, markizo Rinaldo Monaldeschi, bela atleta viro kun varmega rigardo kaj buŝo voluptema.

Kristina ja ne estis bela, tamen la italo maltrankvi­liĝis sub la insistaj rigardoj de la reĝino, de kiu, por respekto, li deturnis siajn okulojn kaj subpremis en sia koro la ekflorantan amon.

Kaprico de reĝino, sindonemo de kortegano.

* * *

Novembro en Parizo. Ĉielo griza kaj prema, malvyarma duonombro en la salono, kie Kristina troviĝas kun tri aŭ kvar nobeloj, foliumante kelkajn paperojn. Kiam Rinaldo Monaldeschi nigrevestita estas enironta, haltiga gesto de Kristina rigidigas lin sur la sojlo. Pala li fiksas siajn okulojn sur tiuj de la virino, kvazaŭ por diveni la malluman penson, kiu kaŝiĝas malantaŭ la frunto sulkigita. Glacia frostotremo vib­ras tra la aĵoj kaj la ĉeestantaj viroj.

Kristina rigardas la markizon kun metaleca lumo en la pupiloj kaj moka faldo en la anguloj de la dikaj lipoj. Senvorte ŝi prezentas al la italo la paperojn skribitajn. Poste ŝi ordonas al li legi, sed kiam la viro alproksimiĝas ŝi haltigas lin per la mano, turnas sin, faras signon ...

Tri murdkomisiitoj tuj eniris kaj forkondukis la markizon perforte. Monaldeschi petegas esti aŭskul­tata; de ĉe la pordo li alvokas justecon kaj kom­paton.

Kristina scias, ke la senpripensaj vortoj sur la pa­pero estas nur blinda frenezo de ĵaluzulo, sed ŝia vi­zaĝo restas senmova, malindulga, kaj nek la insistoj kaj kortranĉa kriegado de l' mizerulo nek la petoj de la teruritaj ĉeestantoj metas ombron kaj tremeton sur ŝian maskon el ŝtono.

Post momento oni portis al ŝi malgrandan ponardon kun ora tenilo, kiun ŝi donacis al la markizo, kaj preĝ­libreton makulitan de sango. Ŝi rigardis kaj repuŝis ilin per la ekstremaĵo de l' malgranda fingro, ĉirkaŭkolektis sian longan veston el veluro kaj ŝovis Ia kapon tra la pordo por observi la spektaklon teruran, la kon­vulsian korpon, la sanglagon dislarĝiĝantan sur Ia pIanka kaj diris:

- Tio estis farenda!

Ŝia voĉo sonis kiel kutime, la rideto de moko en la anguloj de la dika buŝo aspektis kvazaŭ rikano de kon­tentiĝo ...

Notoj

A. Bordiga (1889 - 1970)

El: Svenska Esperanto-Tidningen/La Espero
n-ro 1, januaro 1947.